Etnografio >
Etno >
Hindeŭropa Familio > Slava Grupo
Grupo de popoloj en Hindeŭropa lingvofamilio. Dividiĝas je subgrupoj
orienta (rusoj, ukrainoj, belorusoj),
okcidenta (poloj, ĉeĥoj, slovakoj, soraboj),
suda (bulgaroj, serboj, kroatoj, slovenoj, makedonoj, bosnianoj, montenegranoj). La plej multnombraj popoloj de la grupo: Rusoj, Ukrainoj, Poloj, Ĉeĥoj, Belorusoj. Kvanto: 293,5 mln (1992), inter ili en Rusia Federacio 125,5 mln. Kredantoj: ortodoksuloj, katolikoj, parto - protestantoj. Parolas en slavaj lingvoj.
Etnoj de la grupo | Kvanto |
OKCIDENTA SUBGRUPO |
Poloj | 44.200.000 |
Ĉeĥoj | 10.380.000 |
Slovakoj | 4.500.000 |
Soraboj | 100.000 |
ORIENTA SUBGRUPO |
Rusoj | 146.500.000 |
Ukrainoj | 46.000.000 |
Belorusoj | 9.900.000 |
SUDA SUBGRUPO |
Serboj | 10.160.000 |
Bulgaroj | 8.450.000 |
Kroatoj | 5.650.000 |
Slovenoj | 2.300.000 |
Bosnianoj | 1.800.000 |
Makedonoj | 1.770.000 |
BELORUSOJ
- Nomo: [m] belarusi; [f] Bielorusses; [r] belorusi
- Popolo, ĉefloĝantoj de Belorusio (pli ol 7,9 mln, 1992). Loĝas ankaŭ en Rusia Federacio (1,2 mln), Ukrainio (440 mil), Kazaĥstano (183 mil), Latvio (120 mil), Litovio (63 mil), Uzbekistano (63 mil), Estonio (27,7 mil), Pollando (ĉ. 300 mil).
- Lingvo: belorusa?.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj, estas ankaŭ katolikoj.
BOSNIANOJ, Bosniaj muzulmanoj
- Nomo: [m] musulmane, bosanci; [f] Musulmans, Bosniens; [r] bosnijci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Bosnio kaj Hercegovino. Kvanto: 1,8 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Jugoslavio (220 mil), Kroatio (14 mil), Turkio (30 mil), Usono (30 mil). Totala kvanto: 2,1 mln. Bosnianoj estas loĝantoj (precipe serboj kaj kroatoj) de historiaj regionoj Bosnio? kaj Hercegovino?, kiuj akceptis islamon dum osmana regado.
- Lingvo: serbo-kroata?.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
BULGAROJ
- Nomo: [f] Bulgares; [r] bolgari
- Popolo, ĉefloĝantoj de Bulgario (7,85 mln). Loĝas ankaŭ en Ukrainio (234 mil), Moldavio (88 mil), Rusia Federacio (32,8 mil) kaj aliaj landoj. Totala kvanto: 8,45 mln (1992).
- Lingvo: bulgara?.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj, parto - muzulmanoj-sunaistoj.
ĈEĤOJ
- Nomoj: [f] Tcheques; [r] ĉeĥi
- Popolo, ĉefloĝantoj de Ĉeĥio (9,55 mln, 1992). Totala kvanto: 10,38 mln
- Lingvo: ĉeĥa?.
- Kredantoj: precipe katolikoj, estas ankaŭ protestantoj.
KROATOJ
- Nomoj: [f] Croates; [r] ĥorvati
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kroatio (3,8 mln). Loĝas ankaŭ en Serbio (200 mil), Bosnio kaj Hercegovino (830 mil). Totala kvanto: 5,65 mln (1992).
- Lingvo: serbo-kroata?.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
MAKEDONOJ
- Nomoj: [f] Macedoniens; [r] makedonci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Makedonio. Totala kvanto: 1,77 mln (1992), inter ili en Makedonio 1,63 mln
- Lingvo: [[Makedona lingvo|makedona)).
- Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.
MONTENEGRANOJ
- Nomoj: [f] Montenegrins; [r] ĉernogorci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Montenegro (460 mil); en Serbio 140 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Usono kaj Albanio. Totala kvanto: 620 mil.
- Parolas en ŝtokava dialekto de la serbo-kroata?.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj.
POLOJ
- Nomoj: [m] polaci; [f] Polonais; [r] poljaki
- Popolo, ĉefloĝantoj de Pollando (pli ol 37,75 mln). Totala kvanto: 44,2 mln (1992), inter ili en Usono 3.8 mln, Francio 300 mil, Rusia Federacio 94,6 mil, Ukrainio 219,2 mil, Litovio 258 mil, Belorusio 417,7 mil. Kelkaj etnografiaj grupoj (Kaŝuboj, Mazuroj k.a.) konservigis specifojn de la lingvo kaj kulturo.
- Lingvo: pola?.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
- KAŜUBOJ - Nomo: [f] Kachoubes; [r] kaŝubi. Etnografia grupo de poloj, loĝas en ĉemara parto de Pollando; Parolas en kaŝuba dialekto de la Pola lingvo.
RUSOJ
- Nomoj: [r] russkie; [f] Russes
- Popolo, ĉefloĝantoj de Rusia Federacio (pli ol 119,87 mln). Loĝas ankaŭ en Ukrainio 11,35 mln, en Kazaĥstano 6,23 mln, Uzbekistano 1,65 mln, Belorusio 1,34 mln, Kirgizio? 916,6 mil, Latvio 905,5 mil, Moldavio 562 mil, Estonio 474,8 mil, Azerbajĝano 392,3 mil, Taĝikio? 388,5 mil, Litovio 344,5 mil, Kartvelio 341,2 mil, Turkmenio? 333,9 mil, Armenio 51,5 mil (1989), en la landoj de Ameriko (precipe en Usono) kaj Okcidenta Eŭropo. Totala kvanto: 146,5 mln (1992).
- Apartenas al balta (en nordo), orienteŭropa (en centro) kaj aliaj tipoj de granda eŭropoida raso.
- Lingvo: rusa?.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj.
- KOZAKOJ. Nomo: [f] Cosaques; [r] kazaki - etnogrupo en konsisto de rusa kaj aliaj popoloj. Totala kvanto: en Rusia Federacio ĉ. 5 mln. Lingvo: rusa, estas disvastigita bilingvismo. Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ reprezentantoj de aliaj konfesoj.
SERBOJ
- Nomoj: [m] srbi; [f] Serbes; [r] serbi
- Popolo, ĉefloĝantoj de Serbio kaj Unia Respubliko Jugoslavio. Totala kvanto: 10,16 mln, inter ili en Serbio pli ol 6,7 mln (1992).
- Lingvo: serbo-kroata?.
- Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ katolikoj kaj protestantoj, muzulmanoj-sunaistoj.
SLOVAKOJ
- Nomoj: [m] slovaci; [f] Slovaques; [r] slovaki
- Popolo, ĉefloĝantoj de Slovakio. Kvanto: 5,6 mln, inter ili en Slovakio ĉ. 4,5 mln (1992).
- Lingvo: slovaka?.
- Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ protestantoj kaj uniatoj.
SLOVENOJ
- Nomoj: [m] slovenci; [f] Slovenes; [r] slovenci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Slovenio. Kvanto: 2,3 mln (1992), inter ili en Slovenio 1,7 mln
- Lingvo: slovena?.
- Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ protestantoj kaj ortodoksuloj.
SORABOJ, Luĵicaj soraboj
- Nomoj: [f] Sorabes de Lusace; [r] luĵickie serbi, sorbi, vendi
- Popolo en Germanio, 100 mil (1992).
- Lingvo: soraba.
- Kredantoj: precipe luteranoj, estas ankaŭ katolikoj.
UKRAINOJ
- Nomoj: [r] ukrajnci; [f] Ukrainiens
- Popolo, ĉefloĝantoj de Ukrainio (37,42 mln), en Rusia Federacio 4362,8 mil, Kazaĥstano 896,2 mil, Moldavio 600,3 mil, Belorusio 291 mil, Uzbekistano 153,2 mil, Kirgizio? 108 mil, Latvio 92,1 mil; en Kanado 530 mil, Usono 500 mil, Pollando 300 mil, Argentino 100 mil.
- Apartenas al mezeŭropa branĉo de eŭropoida raso.
- Dividiĝas je subetnaj grupoj - Litvinoj, Poleŝukoj, Guculoj, Bojkoj, Lemkoj. Totala kvanto: 46 mln (1992).
- Lingvo: ukraina?, vaste uzata ankaŭ rusa?.
- Kredantoj: ortodoksuloj, parto - uniatoj.