[Hejmen]Batumi

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Urboj > Kartvelio > Aĝario > Batumi
Batumi, ĉemara kurorto en sudokcidento de Kartvelio, ĉefurbo de Aĝario, granda haveno kaj komercocentro, estas ankaŭ la finstacio de la Trans-Kaŭkazia Fervojo, la Krimea-Kaŭkazia Marvojo. Loĝantaro 137 mil (1991). Ĝi situas 20 km de turka ŝtatlimo en subtropika zono, kie abundas citrusaj kaj teaj plantejoj. Industrio: petrolorafineja, shipkonstrua, nutrada kaj malpeza.

Ejo de la antikva Greka kolonio de Batis. La urbo estas konata de 11 jc kiel fortikaĵo. En Mezepoko apartenis al Kartvelio, de la 16a jc sub turka regado, de 1878 sub la rusa.

En la urbo estas sanktejoj por ĉiuj religioj: ortodoksa kaj katolika kristanismo, islamo kaj judaismo, aliaj vidindaĵoj estas Aĝaria muzeo, botanika ĝardeno, delfinario, cirko kaj belega Riviero (ripoza komplekso che la bordo de Nigra maro).


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 13, 2002 11:40 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: