Etnografio >
Etno >
Altaja Familio > Mongola Grupo
Etnoj de la grupo | Kvanto |
Ĥalĥa-mongoloj | 1.650.000 |
Burjatoj | 520.000 |
Dunsianoj | 295.000 |
Ojratoj | 170.500 |
Kalmikoj | 166.500 |
Mogoloj | 20.500 |
BURJATOJ
- Nomo: [m] barjaat; [f] Bouriates; [r] burjati
- Popolo en Rusia Federacio, ĉefloĝantoj de Burjatio (250 mil). Entute en Rusia Federacio 421 mil. Loĝas ankaŭ en nordo de Mongolio? kaj nordoriente de Ĉinio. Totala kvanto: 520 mil (1992).
- Lingvo: burjata, parolas ankaŭ en rusa kaj mingola lingvoj.
- Kredantoj: budhistoj, ŝamanistoj.
Antaŭ unuigo kun Rusio (mezo de 17 jc), okazadis proceso de formigo de Burjata etno el diversaj triboj. Tiu proceso finiĝis en la fino de 18 jc. Post Oktobra revolucio en Rusio (1917), kreiĝis Burjat-Mongola autonoma regiono, nun - Burjata Respubliko en konsisto de Rusia Federacio. Tradicia okupo de Burjatoj - agrokulturo kaj brutbredado loksida aŭ duonnomada. El metioj estis konata forĝistado, prilaborado de feloj, lignaĵaj laboroj, juvelarto. Post soveta potenco transiris al sidloka vivmaniero. Burjata folkloro enhavas legendojn, mitojn, fabelojn, epikaj verkojn. Estas konata epika serio "Geseriada", teatraj prezentadoj en dacanoj - budhismaj monaĥejoj.
DAHUROJ
- Nomo: [f] Dahurs; [r] dauri, daguri, daĥuri
- Popolo en nordo de Ĉinio, 125 mil, (1992). Ĝis la duono de XVII jc loĝis en elfluejo de la rivero Amuro? kaj en la valoj de riveroj Arguno kaj Zejo.
- Lingvo: de mongola grupo.
- Kredantoj: ŝamanistoj.
DUNSIANOJ
- Nomo: [m] "orienta vilaĝo"; [f] Dunsian; [r] dunsjan
- Popolo en Ĉinio (provinco Gansuo?), 295 mil (1987).
- Lingvo: de mongola grupo.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
KALMIKOJ
- Nomo: [m] ĥalmg; [f] Kalmouks; [r] kalmiki
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kalmikio (pli ol 146 mil); Entute en Rusia Federacio 166 mil (1992).
- Lingvo: kalmika.
- Kredantoj: budhistoj, estas ankaŭ ortodoksuloj.
MOGOLOJ
- Nomoj: [f] Moghuls; [r] mogoli
- Popolo en nordo de Afganio, 20 mil (1992). Idoj de mongolaj konkerantoj de XIII jc, miksitaj kun loka loĝantaro.
- Lingvo: de mongola grupo.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
MONGOLOJ
- Nomoj: [] Mongols, Khalkha-Mongols; [r] mongoli, ĥalĥa-mongoli
- Popolo, ĉefloĝantoj de Mongolio?; 1,64 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Ĉinio (ĉinaj mongoloj; 5,24 mln).
- Lingvo: mongola.
- Kredantoj: budhistoj.
OJRATOJ
- Nomoj: [f] Oirates; [r] ojrati
- Grupo de okcidentmongolaj popoloj (derbentoj, bajatoj, torgutoj k.a.). Kvanto: en Mongolio? 145 mil (1992), en Ĉinio 25 mil
- Lingvo: ojrata.
- Kredantoj: budhistoj.