[Hejmen]Soraba Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Slava? > Soraba

La soraba popolo estas nacia minoritato en Orienta Germanio. Oni taksas, ke nuntempe 40.000 soraboj vivas en Saksio kaj ĉirkaŭ 20.000 en Brandenburgo.

La soraba lingvo apartenas al la grupo de la okcidentslavaj lingvoj. Ekzistas du literaturaj lingvoj: la suprasoraba (parolata en la regiono apud Bautzen?) kaj la malsuprasoraba (parolata apud Cottbus?).

La gramatiko konas sep kazojn. Rimarkinde estas, ke krom la singularo kaj la pluralo ankaŭ ekzistas la dualo.

Tre bona kaj ampleksa artikolo pri la soraboj kaj la soraba lingvo troviĝas sub jena adreso: http://members.aol.com/soraboj/sbindex.htm


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 2, 2002 9:06 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: