Etnografio >
Etno >
Hindeŭropa Familio > Romida Grupo
Etnoj de la grupo | Kvanto |
Brazilanoj | 149.400.000 |
Italoj | 66.500.000 |
Meksikanoj | 91.000.000 |
Francoj | 47.500.000 |
Kolombianoj | 34.500.000 |
Hispanoj | 29.000.000 |
Argentinanoj | 28.300.000 |
Rumanoj | 21.000.000 |
Venezuelanoj | 17.400.000 |
Peruanoj | 13.820.000 |
Portugaloj | 13.440.000 |
Ĉilianoj | 11.780.000 |
Kubanoj | 11.700.000 |
Franko-Kanadanoj | 9.200.000 |
Katalunoj | 8.160.000 |
Haitianoj | 7.200.000 |
Ekvadoranoj | 6.700.000 |
Gvatemalianoj | 5.680.000 |
Salvadoranoj | 5.300.000 |
Honduranoj | 5.240.000 |
Galegoj | 4.200.000 |
Valonoj | 4.100.000 |
Nikaragvanoj | 3.600.000 |
Puertorikanoj | 3.550.000 |
Moldavoj | 3.350.000 |
Kostarikanoj | 2.980.000 |
Urugvajanoj | 2.830.000 |
Panamanoj | 2.300.000 |
Bolivianoj | 2.300.000 |
Franko-Svisoj | 1.200.000 |
Retoromanoj | 800.000 |
Reunianoj | 400.000 |
Korsikanoj | 300.000 |
Italo-Svisoj | 265.000 |
ARGENTINANOJ
- Nomo: [m] Argentinos; [f] Argentins; [r] argentinci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Argentino (28 mln). Totala kvanto: 28,3 mln (1992).
- Plimulto apartenas al eŭropoida raso, sed estas ankaŭ hispano-indianaj mestizoj.
- Parolas en argentina dialekto de hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
BOLIVIANOJ
- Nomo: [m] Bolivianos; [f] Boliviens; [r] bolivijci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Bolivio (3 mln). Loĝas ankaŭ en Argentino (150 mil), Brazilo, Usono, Peruo kaj Ĉilio. Totala kvanto: 3,2 mln (1992).
- Precipe hispana-indianaj mestizoj.
- Parolas en hispana lingvo kaj gvarania.
- Kredantoj: katolikoj.
BRAZILANOJ
- Nomo: [m] braziljenŝ; [f] Bresiliens; [r] brazilci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Brazilo; 149 mln (1992). Distingiĝas 3 ĉefaj raskomponentoj - eŭropoida, mongoloida kaj negroida. Eŭropdevenaj Brazilanoj konstistigas 50% de la tuta loĝantaro, mestizoj kaj mulatoj - 20%, negroj kaj indianoj - 30%. Loĝas ankaŭ en Argentino, Paragvajo, Usono, Portugalio. Totala kvanto: 149,4 mln
- Lingvo: portugala.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
ĈILIANOJ
- Nomoj: [m] Chilenos; [f] Chiliens; [r] ĉilijci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Ĉilio (pli ol 11,4 mln). Totala kvanto: 11,78 mln (1992).
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: katolikoj.
EKVADORANOJ
- Nomoj: [f] Equatoriens; [r] ekvadorci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Ekvadoro (6,6 mln). Totala kvanto: 6,73 mln (1992).
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
FRANCOJ
- Nomoj: [f] Francais ; [r] francuzi
- Popolo, ĉefloĝantoj de Francio. Loĝas ankaŭ en francaj posedaj teritorioj, Nord-Afriko?, Usono (600 mil), Italio (300 mil), Belgio (120 mil). Totala kvato: 47.5 mln (1992).
- Antropologie estas reprezentitaj de diversaj tipoj de eŭropoida raso. Ĉefa etna komponento de francoj estis keltaj triboj de Galoj, kiuj poste kunfandiĝis kun germanaj triboj Frankoj, Burgundoj k.a. En Francio formiĝis 2 parencaj etnokomunumoj - nordfrnaca kaj sudfranca (aŭ Provenca, Okcitana).
- Lingvo: franca.
- Kredantoj: katolikoj.
FRANKO-KANADANOJ
FRANKO-SVISOJ
- Nomoj: [f] Suisse francais; [r] frankoŝvejcarci
- Popolo, unu el ĉefloĝantoj de Svislando. Totala kvanto: 1.2 mln.
- Kredantoj: precipe kalvinistoj, estas ankaŭ katolikoj.
- Lingvo: franca.
- SVISOJ - Nomoj: [f] Suisse; [r] ŝvejcarci - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, itlao-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).
GALEGOJ
- Nomo: [m] galego; [f] Galiciens; [r] galisijci
- Popolo en Hispanio, ĉefloĝantoj de Galegio. Loĝas ankaŭ en Argentino, Brazilo kaj aliaj landoj de Ameriko. Totala kvanto: 4,2 mln (1992).
- Lingvo: galega.
- Kredantoj: katolikoj.
GVATEMALIANOJ
- Nomo: [f] Guatemalteques; [r] gvatemalci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Gvatemalo (pli ol 5,6 mln). Totala kvanto: 5,68 mln (1992). Precipe hispano-indianaj mestizoj (ladino).
- Parolas en gvatemala dialekto de hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
HAITIANOJ
- Nomo: [f] Haitiens; [r] gaitijci, gaitjane
- Popolo, ĉefloĝantoj de Haitia Respubliko (6,6 mln). Loĝas ankaŭ en Dominika Respubliko, Usono, Kubo, Bahamoj? k.a. Totala kvanto: 7,2 mln (1992).
- Parolas en kreologita franca lingvo.
- Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ kaj adeptoj de sinkreta kulto "vodu".
HISPANOJ
- Nomo: [m] espanjoles; [f] Espagnols; [r] ispanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Hispanio (27,6 mln). Loĝas ankaŭ en Francio 500 mil, Argentino 400 mil, Usono 200 mil, Brazilo 200 mil. Totala kvanto: 29,0 mln (1992).
- Antropologie apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
- Bazon de hispana etno formiĝis Iberaj triboj intermiksitaj kun venintaj keltaj kaj germanaj triboj.
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
HONDURANOJ, Hondurasanoj
- Nomo: [f] Honduriens; [r] gondurasci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Honduro (5,15 mln). Totala kvanto: 5,24 mln (1992). Precipe hispano-indianaj mestizoj (ladino).
- Parolas en loka varianto hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
ITALO-SVISOJ
- Nomo: [f] Suisses italiens; [r] italoŝvejcarci
- Popolo en Svislando (230 mil, 1992). Loĝas ankaŭ en Francio, Usono, Argentino. Totala kvanto: 265 mil
- Lingvo: itala.
- Kredantoj: katolikoj.
- SVISOJ - Nomoj: [f] Suisse; [r] ŝvejcarci - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, itlao-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).
ITALOJ
- Nomo: [m] italiani; [f] Italiens; [r] italjanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Italio (54,35 mln). Totala kvanto: 66,5 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Usono (8,5 mln), Argentino (1,35 mln), Francio (1,1 mln) kaj aliaj landoj.
- Antropologie apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
- Lingvo: itala.
- Etnografiaj grupoj: venetoj, piemontanoj, toskananoj, lombardiano, ligurianoj, kalabrianoj, sicilianoj k.a. Aparte staras Sicilianoj kaj Sardenianoj.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
KATALUNOJ
- Nomo: [f] Catalans; [r] katalonco
- Popolo en Hispanio (precipe en Katalunio): 7,5 mln Loĝas ankaŭ en Francio, Italio kaj la landoj de Ameriko. Totala kvanto: 8,16 mln (1992).
- Lingvo: kataluna.
- Kredantoj: katolikoj.
KOLOMBIANOJ
- Nomo: [f] Colombiens; [r] kolumbijci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kolumbio? (32,5 mln). Totala kvanto: 34,5 mln (1992), precipe mestizoj, parto - mulatoj, kreoloj.
- Antropologia tipo formiĝis rezulte de kunfandiĝo de eŭropoida, negroida kaj mongoloida komponentoj.
- Parolas en kolombia dialekto de hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
KORSIKANOJ
- Nomo: [f] Corses; [r] korsikanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de la insulo Korsiko, 300 mil (1992). Parolas en dialektoj de itala lingvo kaj franclingve.
- Kredantoj: katolikoj.
KOSTARIKANOJ
- Nomo: [f] Costaricains; [r] kostarikanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kosta-Riko? (pli ol 2,94 mln). Totala kvanto: 2,98 mln (1992). Precipe idoj de elmigrintoj el Hispanio, parto - mestizoj, nigruloj kaj mulatoj.
- Parolas precipe hispanlingve.
- Kredantoj: precipe katolikoj, nigruloj kaj mulatoj - protestantoj.
KUBANOJ
- Nomo: [m] kubanos; [f] Cubains; [r] kubinci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kubo (pli ol 10,6 mln). Totala kvanto: 11,7 mln (1992).
- Parolas en kuba varianto de hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
MEKSIKANOJ
- Nomoj: [m] meĥikanos; [f] Mexicains; [r] meksikanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Meksiko (78 mln, 1992) kaj najbaraj regionoj de Usono (13 mln);
- Antropologia tipo - precipe mestizoj, formiĝintaj rezulte de miksiĝo de hispanoj kaj aborigenaj indianoj (Aztekoj, Majaoj?, Otomoj, Miŝtekoj, Sapotekoj k.a.).
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
MOLDAVOJ
- Nomoj: [m] moldoven; [f] Moldaves; [r] moldavane
- Popolo, ĉefloĝantoj de Moldavio (2,8 mln). Loĝas ankaŭ en Ukrajno (324,5 mil), en Rusio (172,7 mil, 1992). Totala kvanto: 3,35 mln
- Lingvo: moldava.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
NIKARAGVANOJ
- Nomoj: [f] Nicaraguayens; [r] nikaraguanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Nikaragvo (3,5 mln). Totala kvanto: 3,6 mln (1992).
- Precipe mestizoj kaj kreoloj.
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj, parto - protestantoj (precipe en oriento de la lando).
PANAMANOJ
- Nomoj: [f] Panameens; [r] panamci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Panamo (ĉ. 2,23 mln). Totala kvanto: 2,3 mln (1992).
- Precipe mestizoj kaj mulatoj.
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
PERUANOJ
- Nomoj: [f] Peruviens; [r] peruanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Peruo (ĉ. 13,7 mln). Totala kvanto: 13,82 mln (1992).
- Precipe mestizoj kaj mulatoj.
- Lingvoj: hispana kaj keĉua.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
PORTUGALOJ
- Nomoj: [f] Portugais; [r] portugalci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Portugalio (9,8 mln). Totala kvanto: 13,44 mln (1992).
- Lingvo: portugala.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
PUERTORIKANOJ
- Nomoj: [f] Portoricains; [r] puertorikanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Puerto-Riko?; 3,55 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Usono (2,22 mln).
- Precipe kreoloj, mulatoj kaj nigruloj.
- Parolas en lokaj variantoj de hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
RETOROMANOJ
- Nomoj: [f] Rhetoromains; [r] retoromanci
- Grupo de popoloj en Italio (ladinoj kaj friuloj, 740 mil, 1992) kaj Svislando (romanĉoj, 60 mil).
- Lingvo: retoromana.
- Kredantoj: katolikoj kaj protestantoj.
- SVISOJ - Nomoj: [f] Suisse; [r] ŝvejcarci - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, itlao-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).
- FRIULOJ - Nomoj: [m] furlani; [f] Friouliens; [r] friuli. Popolo en Italio. Kvanto: 720 mil (1992). Lingvo: friula dialekto de retoromana lingvo. Kredantoj: katolikoj.
REUNIANOJ
- Nomoj: [f] Reunionnais; [r] rejunionci-kreoli
- Popolo, ĉefloĝantoj de Reunio? (400 mil, 1992).
- Lingvo: kreoligita franca.
- Kredantoj: katolikoj.
RUMANOJ
- Nomoj: [m] romini (devenas de latina Romanus - "romiano"); [f] Roumains; [r] rumini
- Popolo, ĉefloĝantoj de Rumanio (20,66 mln). Parencaj etnografiaj grupoj - Meglenaj Rumanoj, Aromunoj, Istro-Rumanoj. Bazo de Rumana etno estas Trakaj triboj - Getoj, Dacoj. Totala kvanto: 21 mln (1992), inter ili en Rusia Federacio ĉ. 6 mil.
- Apartenas al Pontia tipo de hindo-mediteranea raso.
- Lingvo: rumana.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj.
SALVADORANOJ
- Nomoj: [f] Salvadoriens; [r] salvadorci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Salvadoro (pli ol 4,84 mln). Totala kvanto: 5,3 mln (1992).
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: katolikoj.
URUGVAJANOJ
- Nomoj: [f] Uruguayens; [r] urugvajci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Urugvajo (2,7 mln). Totala kvanto: 2,83 mln (1992).
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
VALONOJ
- Nomo: [f] Wallons; [r] valloni
- Popolo, loĝantoj de franclingva parto en Belgio (3,92 mln). Loĝas ankaŭ en Francio, Usono k.a. Totala kvanto: 4,1 mln (1992).
- Parolas en valona dialekto de franca lingvo.
- Kredantoj: katolikoj.
VENEZUELANOJ
- Nomo: [f] Venezueliens; [r] venesuelci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Venezuelo (17,3 mln). Totala kvanto: 17,4 mln (1992). 80% - mestizoj, mulatoj, sambooj, ĉ. 5% - nigruloj.
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj.