[Hejmen]Nov-Brunsviko

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

angle New Brunswick [Nyu BRUNZ-ŭik], france Nouveau-Brunswick

La kanada provinco de Nov-Brunsviko havis loĝantaron de 729.000 en 2001, kaj aeron de 73.437km2. Nov-Brunsviko estas mara provinco. Norde estas Kebekio, oriente la [Golfo de Sankta-Laŭrenco]?, sude Nova-Skotio kaj la [Golfo de Fundy]?, kaj okcidente Usono (Majno?).

La brita [Reĝo Georgo III]? nomas la provincon por honori siajn dominiojn, Brunsviko-Lunenbergo en Germanio. Nov-Brunsviko kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 1a de julio, 1867, unu el la kvar originaj provincoj. Frederickton? (81.346 en 2001) estas la ĉefurbo. La metropola areo de la urbo de Moncton? havas 117.727 loĝantojn.

En 1534, la franca esploristo [Jacques Cartier]?, atingis [Golfon Chaleur]?, kaj pretendis la landon for Francio. En la jaro 1630, Charles de Saint-Etienne de [La Tour]? fundis Fuorton La Tour (kie hodiaŭ estas la urbo de [Saint John]?). En 1763, Francio perdis Nov-Brunsvikon al Britio. Poste, multaj homoj de Nov-Anglio? setlis en Nov-Brusnviko. Hodiaŭ ankoraŭ 239.730 homoj en Nov-Brunsviko parolas la francan kiel gepatra linvo, laŭ la censo de 1996.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 4, 2002 11:10 am by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: