[Hejmen]Ontario

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Ontario
angle Ontario /an"tEri.o/, france Ontario /O~ta"Rjo/

La provinco Ontario havas areon de 1 068 580 km2, kaj havas 11 410 046 enloĝantojn (censo de 2001). Ĝi estas vasta regiono inter la Grandaj Lagoj kaj la Hudsona Golfo kaj inter Kebekio kaj Manitobo.

Toronto, kun 4 682 897 enloĝantoj en la metropola regiono, estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ontario. Tamen Otavo (1 063 664), la ĉefurbo de Kanado, ankaŭ situas plejparte en Ontario, ĉe la Rivero Otavo. Aliaj gravaj urboj en Ontario estas Hamilton (662 401), London (432 451), Kitchener (414 284), St. Catharines (377 009), Windsor (307 877), Oshawa (296 298), Sudbury (155 601), kaj Barrie (148 480) (censo de 2001).

Étienne Brulé kaj Samuel de Champlain unue esploris Ontarion en 1610 kaj 1613. Poste, aliaj francoj interŝanĝis felojn kaj eŭropajn varojn kun la indianoj. Francaj misiistoj loĝis kun la indianoj kaj fondis misiojn.

En 1763, post la milito inter la francoj kaj britoj en Nord-Ameriko, la regiono de Ontario fariĝis brita, kaj en 1784, post la Usona Revolucia Milito, multaj homoj, lojaluloj al la brita reĝo, fuĝis el la nova Usono, kaj setlis en Ontario. En 1791 brita Kanado dividiĝis en du partojn: Supra Kanado (Upper Canada), nun Ontario, kaj Malsupra Kanado (Lower Canada), nun Kebekio. Laŭ la Leĝo pri Brita Nord-Ameriko (British North America Act), 1867, Ontario fariĝis provinco de la nova nacio Kanado.

La manufaktura, agrikultura, kaj mina industrioj estas gravaj en Ontario.

Multaj homoj enmigradas Ontarion, kaj Ontarianoj parolas multajn gepatrajn lingvjon: inter ili la angla (7 694 635), la franca (479 285), la ĉina (328 165), la itala (305 155), la germana (159 430); la portugala (150 630), la pola (139 635), kaj multaj aliaj (censo de 1996).


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 27, 2002 6:40 am by CPE002078cefaed.cpe.net.cable.rogers.com (diferencoj)
Serĉu: