Herodo estis juda laŭ religio sed ne laŭ gento: li devenis de Idumeo?, lando sude de Judio. Esence li estis araba. Do li estis reĝo fremda al la judoj, sed pro tio reĝo fidela al Romio.
Herodo estis la filo de Antipater?, kiun Romio starigis kontraŭ la juda dinastio de la Makabeoj. Sub lia patro, Herodo regis Galileon? (47-40 a.K.), lando norde de Judio. Sed kiam la persoj atakis Judion je -40, Herodo fuĝis al Romo. Tie, kun la helpo de lia amiko [Marko Antonio]?, li estis deklarita reĝo de Judio kaj, post tri jaroj de milito, Herodo kaj la romia armeo venkis la persojn kaj kaptis Judion kaj Jerusalemon? en -37. Kiel reĝo, Herodo mortigis la restintajn filojn de la Makabeoj.
Dum la milito inter Marko Antonio kaj [Cezaro Aŭgusto]?, Herodo subtenis sian delongan amikon, Antonion. Kleopatra? ekspluatis tion por gajni iom de la pli bona teritorio de Herodo. En -31 Aŭgusto fine venkis Antonion ĉe la [Batalo de Aktio]? kaj fariĝis la imperiestro. Herodo malkaŝe konfesis lian subtenon por Antonio al Aŭgusto. Sed Aŭgusto, kompreninte ke Herodo estis bona kaj fidela reganto, ne eksigis lin. Aŭgusto eĉ redonis la teritorion prenita de Kleopatra.
La masakro de la knabetoj de Bet-Leĥem menciita en la Biblio ne estis menciita de la juda historiisto Josephos?, nia ĉefa fonto pri Herodo. Sed en la fino de la vivo, Herodo estis mense malsana kaj paranoja, do tia masakro ne estus ekstraordinara.
Herodo havis dek edzinojn (laŭvice) kaj 14 infanojn. Li mortigis almenaŭ unu edzinon kaj du infanojn pro timo politika. Kiam li mortis, lia krono estis heredita de tri filoj: Arĥelao?, [Herodo Antipas]? kaj [Herodo Filipo]?. Antipas regis Galileon? kaj Pereon? en la nordo, Filipo Itureon? (norde kaj oriente de la Galilea Maro) kaj Arĥelao Judion?, Samarion? kaj Idumeon en la sudo.