Siddharta foriris de la reĝa palaco je la aĝo de 29, kaj vivis dum ses jaroj kiel senhejma asketo, serĉante la solvon al la problemo de la homa sufero. Finfine, li trovis la lumigon (maha bodhi) sub la bodhi-arbo en Bodh Gaya, [Biharo Ŝtato]?, Barato. Li instruis siajn disĉiplojn sian doktrinon- la "Meza Vojo" inter la ekstremoj de asketismo? kaj hedonismo?.
Budho predikis kiel unuan instruon pri la "Kvar Noblaj Veroj," kiuj estas la jenaj; (la vortoj en kursivo sube estas en Palio)
1. Dukka- La Vero de la Sufero. Naskiĝo estas sufero. Maljuniĝo, malsaniĝo, kaj morto estas suferoj. La karakterizo pli elstara de la homa situacio estas la doloro, devena de nia malfacilaĵo alfronti la fakton, ke ĉio nin cirkauanta estas nekonstanta kaj pasonta. Tio estas la malsano de la homa kondiĉo.
2. Tanha- La Vero de la Kauzo de la Sufero. Ni suferas pro niaj deziroj, niaj alkroĉiĝoj aŭ nia avido. La homa nescieco alligiĝas al tio, kio fakte estas pasema kaj troviĝas en senĉesa reŝanĝado. Tio estas la prognozo de la homa malsano.
3. Nirodha- La Estingo de la Sufero. La sufero kaj la doloro povas alveni al iu fino, eble finfine, per multa spirita laboro, al la eternan beatecon de nirvano. La preskribo estas la Nobla Oktobla Vojo.
4. Magga- La Nobla Oktobla Vojo de la spirita kreskado havas ok samtempajn padojn;