(plusendita de EU)

[Hejmen]Eŭropa Unio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Eŭropa Unio estas organizo de ŝtatoj en Eŭropo, nun 15. La Unio kreskadis el provoj instigi politikajn kaj ekonomiajn ligojn inter la eŭropaj nacioj por revivigi la regionon post la detruadon de la [dua mondmilito]? kaj preventi tian militon en la estonteco.

Membroj de Eŭropa Unio:
Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Luksenburgio, Nederlando, Portugalio, Svedio.

Ĉefa Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).

Oficialaj lingvoj:
Angla, dana, finna, franca, germana, greka, hispana, itala, nederlanda, portugala, sveda?.

Eŭropuniaj institucioj:

[Eŭropa Parlamento]?
Balote elektita por 5 jaroj de la popolo de EU, ĝi estas situita en Strasburgo. Ĝi kontribuas al la leĝaro de Eŭropa Unio kun la Eŭropunia Konsilio kaj alportas demokratan kontrolon al la funkciado de EU.

Eŭropunia Konsilio
Ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj kiuj kunvenas laŭ fakaj subjektoj.

[Eŭropa Komisiono]?
Ĝiaj membroj estas elektitaj de la estraroj de la membroŝtatoj. La Eŭropa Komisiono estas la motoro de la funkciado de la eŭropuniaj institucioj. La eŭropa komisiono situas en Bruselo.

[Eŭropa Kortumo de Justeco]?

[Kortumo de kontoj]?

[Eŭropa Centra Banko]?
Situita en Frankfurto? ĝi estas la ĉefa banko de Eŭro, komuna valuto de 12 membroj de EU, kaj celas kontroli la inflacion ene de Eŭrolando.

[Ekonomia kaj Socia Komitato]?

[Komitato de regionoj]?

[Eŭropa Banko de investoj]?

[Eŭropa pacperanto]?

Detalaj informoj estas disponeblaj en la 11 oficialaj lingvoj de EU en la oficiala TTT-ejo de Eŭropa Unio: http://europa.eu.int

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 7:46 pm by Xavy (diferencoj)
Serĉu: