[Hejmen]Strasburgo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Eŭropo > Francio > Elzaco? > Strasburgo

Strasburgo (franclingve Strasbourg, elzaclingve Strossburi kaj germanlingve Straßburg) estas la ĉef-urbo de Elzaco?, plej oriente de Francio.

Loĝantaro: 267 000 en la urbo mem, 560 000 kun la ĉirkaŭaĵo.

Pridisputita regiono, multtempe teatro de konfliktoj inter eŭropaj ŝtatoj, Elzaco kaj Strasburgo estas hodiaŭ la kruciĝo kaj centro de okcidenta Eŭropo. Pro tiu pozicio, Eŭropa Unio elektis en la "arĝentora urbo" (kiel nomis ĝin la Romianoj!) la lokon de la [eŭropa parlamentejo]?.

La Rejno?, riverego kiu kreas naturan landlimon inter Francio kaj Germanio, de pli ol dudek jarcentoj, influas la regionon per kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj fluoj.

La urbo enhavas multajn piedirantajn stratojn, la aŭtoj estis parte forpuŝitaj el la centro por havi pli da spaco por bicikloj (300 km da biciklaj vojoj). Historio ĉi-tie aperas en ĉiuj stratoj per la originala arkitekturo (katredalo, kvartalo "Eta Francio", ktp.) Tial ĝi apartenas nun al la "Tutmonda Heredaĵo de la Homaro", laŭ Unesko?.

Esperantaj eventoj en Strasburgo:

Strasburgo estis la loko de la Internacia Junulara Kongreso en 2001.
http://ijk2001.free.fr

Okazis ankaŭ en 2001 la unua partopreno de esperanta delegacio en la Euroscola-tagoj?.
http://e.euroscola.free.fr


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 22, 2002 6:23 am by kirsti.kvarteret.uib.no (diferencoj)
Serĉu: