[Hejmen]Konsilio De La Eŭropa Unio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Konsilio de la Eŭropa Unio formas (kun la [Eŭropa Parlamento]?) la leĝdona filio de la Eŭropa Unio (EU). Ĝi konsistas el ministroj de registaroj de ĉiu membra ŝtato en la EU.

Ne konfuzu ĝin kun la Konsilio de Eŭropo, kiu estas tute aparta [internacia organizo]?, nek kun la Eŭropa Konsilio, kiu estas aparte (sed rilata) institucio de la EU.

La Konsilion asistas COREPER, kiu konsistas el reprezentantoj de la membraj ŝtatoj je la nivelo de diplomatoj aŭ altnivelaj ŝtatoficistoj. COREPER ĝenerale preparas la tagordon de la Konsilio, kaj negocias malĉefajn kaj ne-debateblajn aferojn, forlasante la debateblajn aferojn al diskuto de la Konsilio.

Kvankam laŭleĝe la Konsilio estas unuopa, praktike ĝi dividiĝas al kelkaj apartaj konsilioj, kiuj traktas apartajn kampojn. La [Konsilio de Ĝeneralaj Aferoj]? estas la plej grava el tiuj ĉi, enhavante Ministrojn pri Eksterlandaj Aferoj. Ĉiu konsilio enhavas malsaman specon de ministroj. Do, ekzemple, la Konsilio de Argikulturo enhavas Ministroj pri Agrikulturo, ktp.

La Konsilio havas Prezidenton kaj Ĝeneralan Sekretarion. La Prezidento de la Konsilio estas la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la stato kiu tenas la [Prezidento de la Eŭropa Unio]?; dume la Ĝenerala Sekretario estas oficisto, la estro de la Sekretariejo de la Konsilio. La Ĝenerala Sekretario servas kiel la Alta Reprezentanto por la Komuna Eksterlanda kaj Sekureca Politiko (CFSP).


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 22, 2002 11:03 am by cache-2.sbo.ma.webcache.rcn.net (diferencoj)
Serĉu: