[Hejmen]Dana Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Ĝermana > Nord-Ĝermana? > Orient-Skandinavia? > Dana
nomo: Dansk [densk]
parolantoj: 5-6 milionoj
landoj: Danio, Norda Germanio, Groenlando
origino: Hindeŭropa, pli precize Ĝermana, parenca al la Norvega?, Sveda? kaj, pli fore, Feroa? kaj Islanda? lingvoj.
skribo: latina (kun kromsignoj &Aelig;, æ [e, ä]; Ø, ø [o, ö]; Å, å [o]
specimeno: la Patro Nia:

Fader Vor! Du, som er i Himlen.
Helliget vorde dit navn.
Komme dit rige.
Ske din vilje,
som i Himlen så og på jorden.
Giv os i dag vort daglige brød.
Og forlad os vor skyld,
som og vi forlader vore skyldnere,
Og led os ikke i fristelse, men frels os fra det onde.
(Thi dit er riget og magten og æren i evighed).

Amen.

La dana lingvo estas ĝermanida lingvo parolata far pli ol 5 milionoj da homoj en Danio, Groenlando kaj Ŝlesvigo-Holstinio (Germanio). Ĝi lege tre similas al la Norvega? kaj la Sveda?, sed pro ĝia stranga son-evoluo la Dana kutime kaŭzas problemojn por aliaj Skandinavoj - kaj inverse - se parolata rapide.

Son-sistemo

La najbaroj de Danio kutimas diri, ke danoj parolas kun terpomo? en la gorĝo, kaj ne malprave: Unu el la plej trafaj trajtoj de la dana estas ties stœd [stoz] aŭ ekpuŝeto? je vokaloj en certaj pozicioj: La ununura prononc-malsamo inter mand [men] "viro" kaj man "oni" estas, ke la unua eldiratas per forta kunpremo de la laringo, aŭ raŭkigo de la gorĝa aer-fluo, simile al, sed pli forta ol, tiu trovata en nord-anglaj dialektoj (ekzemple en butter [ba?a]). La dana estas tre vokal-riĉa lingvo, kaj montras la ok vokal-signojn de ĝia alfabeto? (a, e, i, o, u, y, æ, ø, å) nur malbone la realon: Pluraj vokalsonoj ne havas propran literon, ekzemple a povas kaj reprezenti e-ecan sonon similan al angla a en man kaj esperantan a en "galapaga". Aldone, ĉiu vokalo povas esti longa aŭ mallonga, kun-puŝeta aŭ sen-puŝeta, kaj formi parton de diftongo? aŭ eĉ triftongo?* (ekzemple færge [faoŭe]). Kiam la signoj gr troviĝas postvokale, ili iĝas parto de diftongo, aŭ tute malaperas: og [oŭ] "kaj", flag [flej] "flago", bar [bao] "nuda", Norge [noŭ] "Norvegio". Preskaŭ ĉiuj vortolastaj, senakcentaj vokaloj de la [Praskandinava lingvo]? havis evoluon en la dana jene: <vokalo> > e > ŝuvao? (> <nenio>). Notu la prononcon [tre malferma] o por -er(-). Tiu fina e restas ortografie, sed en multaj dialektoj jam malaperis, samkiel en la Angla?: angle take [tejk], dane tage [ta], ambaŭ "preni".

Konsonante, la ĉefaj diverĝoj de la aliaj Skandinavaj lingvoj jenas:

Norvege: løpe "kuri", åte "maniero", bake "baki"

Dane: løbe [lob(e), loŭ(e)], måde [moz(e)], bage [bej(e)]

Gramatiko similas al tiuj de la aliaj Skaninaviaj lingvoj, kaj ankaŭ iel al tiu de Esperanto: Kazoj malaperis, krom en la pronomaro; personaj formoj de la verboj malaperis; subjunktivo? arkaikas. Vortordo estas S-V-O, iom fiksa pro la kaz-foresto. Genitivecon donas al substantivoj -s: Manden "La viro"; Mandens hus "La domo de la viro". Substantivoj apartenas al komuna (pli fruaj ina kaj iĉa kunfandiĝis) aŭ neŭtra seksoj; kaj laa kaj mallaa artikoloj troviĝas, la laaj aldoniĝas al la vortradikoj sufikse:

Ankaŭ pronomoj kaj adjektivoj flekseblas: gul "flava" - en gul hest - gule heste; et gult træ - gule træer; min, mit, mine "mia(j(n))"

Verboj falas en du grupojn, fortaj aŭ malfortaj. La malfortaj formas pasintecon per sufikso, dum la fortaj per vokalŝanĝo je la radiko aŭ per nura redono de la radiko:
løbe "kuri" - løber "kuras" - løb "kuris" - er løbet "kurintas" (forta)
skyde "pafi" - skyder "pafas" - skød "pafis" - har skudt "pafintas" (forta)
ae "man-karesi" - aer "man-karesas" - aede "man-karesis" - har aet "man-karesintas" (malforta)

Simile al la aliaj Skandinavaj kaj Esperanto, sed malsimile al la Germana? kaj la Angla?, la Dana havas refleksivajn aŭ iĝajn verbojn. Ili formatas per -(e)s: møde "renkonti" - mødes "renkonti.

Vort-provizo

Proe al la interponta funkcio de Danio, la Dana enhavas pli da fremdvortoj? ol siaj Skandinavaj kuzoj. Tamen la kernon konsistigas praĝermanaj vortoj parencaj al germanaj, nederlandaj ktp: mand "viro", kvinde "virino", hund "hundo", hjem "hejmo", gård "bieno", rød "ruĝa"

Kelkaj estas pli nure Skandinavaj:

barn "infano", skov "arbaro"

Ĵustempe, la amasa influo de la Angla lingvo forte minacis al la kohero kaj daneco de la Dana vortprovizo.

Dialektoj

Malgraŭ la eto de la Dana reĝlando, antaŭ cent jaroj estis centoj da dialektoj en Danio; tiugrade, ke la nordaj enloĝantoj de insuleto [[Samsø]] malbone komprenis la saminsulajn sudulojn! Hodiaŭ la Kopenhagixo? de la lando preskaŭ forigis la verajn dialektojn, restas nur regionaj diferencoj je vortomelodio ktp, tiel, ke oni facile aŭdas, ĉu persono devenas de Jutlando? aŭ Fyn?, ekzemple. En kelkaj kamparaj areoj sudaj kaj okcidentaj en Jutlando? restas iuj puraj dialektoj kiuj ankoraŭ tre malsamas al la ĉefurba lingvo. Interalie ili havas tute alian artikolan sistemon kaj prononcmanieron, kia plisimiligas ilin al la Angla: ordinar-dane ormen "la vermo" - dialekte æ worm (kp. angle the worm) ordinar-dane æblet "la pomo" - dialekte æ æwl (kp. angle the apple, kimre? y aval)

Kelkaj famaj aŭtoroj jutlandaj de la 19-a frua 20-a jarcentoj parte verkis dialekte.

La dana kaj Esperanto

Multaj vortoj en Esperanto simil(et)as al danaj (flagostango - flagstang; hundo - hund; hejme - hjemme, ks.) , sed tion kaŭzis la Germana?, unu el la ĉef-fontoj de Zamenhof. La ĉefaj similoj kuŝas en la gramatiko?.

Famaj aŭtoroj de la dana

[H. C. ANDERSEN]?, [Karen BLIXEN]?, [Johannes V. JENSEN]?, [Piet HEIN]?, [[Adam OEHLENSCHLÄGER]], [N. F. S. GRUNDTVIG]?



Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 5:30 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: