[Hejmen]Xavy

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

 Nomo........... DEWIDEHEM
 Antaŭnomo...... Xavier
 Naskiĝdato..... 31-10-1981
 Ŝtataneco...... Franca

Saluton !

Mia nomo estas Xavier DEWIDEHEM [gzavje dövidöem]. Mi naskiĝis la 31-an de oktobro 1981 en la nordfranca urbo Lille. En Lille mi daŭre loĝas kun mia familio, kaj studas juron en universitato. Kelkfoje mi alnomiĝas Xavy.

Mi eklernis Esperanton fine de la jaro 1998 pere de Interreto. Sed mi konsideras mian veran esperantistiĝon fine de la jaro 1999, kiam mi partoprenis kun amiko Esperanto-kursojn en lilla universitato. De tiam mi aktivas en la nova urba Esperanto-asocio kaj konatiĝas al esperantistaro en Nordfrancio kaj plualoke.

Tiel, mi nun estas i.a. membro de [Lille-Villeneuve-Esperanto], la Esperanto-asocio de Lille kaj Villeneuve-d'Ascq (apuda urbo), kaj de la [Junulara Esperantista Franca Organizajxo] (JEFO).

Amo al Interreto.

Krome, mi tre ŝatas uzi komputilon (testilojn k.s.) kaj trakrozi Interreton. Mi mem regas kelkajn retejojn (TTT-ejojn) jenajn :

Mi ĵus komence de la ĉi-jara aprilo malkovris la Esperantan Vikipedion. Tiu estas tre interesa, lerniga kaj ja indas disvolviĝon ! Kun granda plezuro mi provos kunhelpi pri la redakto de ties enhavo. :-)

Diversaĵoj.

Tre interesas min -- krome de Esperanto kaj Interreto :

Euroscola-en-Esperanto : projekto priinsistinda...

En majo 2001 mi partoprenis inter 175 junaj esperantistoj al Euroscola [eŭroskola]. Euroscola'n organizas la Eŭropunia Parlamento en Strasburgo plurfoje en jaro ; ĝi konsistas el renkonto de proks. 500 gimnazianoj devenantaj de la tuta Eŭropa Unio por al ili vivigi unu-tagan parlamentan sesion. Esperanto-delegacio estis premiere akceptita en majo 2001, sed denove ĉi-jare okaze de la Euroscola-tagoj de la 19-a de marto kaj la 17-a de aprilo. Mi ĉi-jare kunorganizas la partoprenon de la landaj Esperanto-grupoj kun pluraj aktiv(eg)uloj. Tio enkadriĝas en la t.n. projekto [Euroscola-en-Esperanto], kiu certe estas ĉefa fruktodononta entrepreno por Esperanto en Eŭropo. Pri tio plu eksciu nepre vizitante ties retejon : http://e.euroscola.free.fr !
>> Paĝo specifa al ekscio pri la projekto : http://e.euroscola.free.fr/eo.htm

Por kontakti min.

Krom per la kunligita paĝo Priparolu, vi povas min kontakti diversmaniere, nome :


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 6, 2002 7:52 am by Xavy (diferencoj)
Serĉu: