Kuireco
Ĝeneralaĵoj
Teo estas planto (Latina nomo Camelia Sinensis [KaMElia Sinensis]) kies foliaro estas uzata por prepari trinkaĵon. Sekigitajn foliojn oni metas en tre varman akvon. Post kelkaj minutoj, la teo pretas kaj trinkeblas.
Ekzistas diversaj manieroj prepari la teon:
- [Japana Teceremonio]? ankaŭ nomata Cha no Yu [Ĉa no ju]
- [Ĉina Teceremonio]? ankaŭ nomata Gong Fu Cha [Gon fu ĉa]
- Nordafrika Tepreparado uzata por preparado de teo kun mento?
- oni povas uzi Zhong ([ĉong]) aŭ Gai Wan ([kaj ŭan]) kiu estas ia taso kun potkovrilo.
Gravas ke ne ekzistas organizaĵo por kontroli la tenomojn. Konsekvence, la nomoj ne estas tiom grava kiom ili estas, ekzemple, por [[vino|vinoj]. Tamen, la tetipoj (vidu sube) estas universalaj.
Kultivado
Teon oni kultivas ĉe diversaj landaj. La plej konataj estas:
Tipoj
Ĉiaj malsamaj teoj estas fakte la sama planto, sed malsimile preparitaj. Oni tiel distingas la sekvantajn tipojn de teo:
La teoj ankaŭ povas sin prezenti laŭ diversaj formoj:
- libera: la preparitaj folioj estas prezentitaj liberitaj, sen ion ajn fari.
- presita: la preparitaj folioj estas presitaj en brikformo, pli uzebla por transportado.
- pakita: la folioj, rompitaj, estas enmetitaj en etaj paketoj, kiujn oni poste metas en tason.
Ankaŭ la teo povas esti miksita kun aliaĵoj kiel mento?, floroj, spicoj, ktp. Diversaj Receptoj ekzistas.
Historio
(ankoraŭ ne farita -- Iu?)
Legendoj
Jen kelkaj legendoj pri teo:
- CHENG Nung-legendo: Imperiestro [CHENG Nung]? [ĈENG Nung] estis obsedata de higieno: li ĉiam boligis akvon antaŭ trinki ĝin. Iu tago, ripozante sub Tearbo, folio falis en sia taso. Kurioza, la imperiestro gustumis la infuson kaj tre ŝatis ĝin: tiel la teo naskiĝis.
- Bodhi Darma-legendo: [Bodhi Darma]? [Bodi Darma] iam votis neniam dormi dum la 7 jaroj kiujn devis daŭri sian meditadon. Sed iun tagon, li ekdormiĝis kaj falis maldecajn sonĝojn. Ekde li vekis, li fordeŝiris siajn palpebrojn kaj enterigis ilin antaŭ li, por ke li neniam plu dormu. Ĵus malantaŭ li faris tion, arbeto kreskis tie, kie li enterigis siajn palpebrojn. Kurioze, li enmetis foliojn en bolantan akvon kaj malkovris ke tio eblecas malendormiĝi (pliklarigo de la spirito). Jen la teo naskiĝis.