[Hejmen]Taoismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Taoismo

Laozio - Zhuangzi - tao


Taoismo estas religio kiu evoluis el la filozofio de Laozio kaj Zhuangzi kaj sub la influo de popola kulto kaj budhismo. Laŭ taoismo, la plejalta realo kaj celo de la mondo kaj de nia vivo estas la Tao. Nuntempe taoismo estas religio de 20 milionoj, precipe en Tajvano, estinte severe persekutita sub la komunistoj en Ĉinio mem. En la Okcidento? estas [taoismo okcidenta]?: taoismo kiu sekvas Laozion kaj Ĝuangzion, sed sen dioj kaj kulto. En nia tempo, la plej grava influo de taoismo estas per zenismo?.

La penso de Laozio ne estas taoismo entuta, sed nur la filozofa semo. Post lia morto, Zhuangzi disvolvis taoismon kaj fondis taoismon kiel skolo de filozofio, fariĝinte unu el la ĉefaj skoloj de ĉina filozofio, la jino al la jango de konfuceismo?. Post jarcentoj, Laozio fariĝis dio, kaj taoismo religio, kun temploj, ritoj, diaro, sacerdoto?j, monaĥoj, ktp -- kvankam Laozio mem ne kredis je dioj. La sacerdotoj, tamen, interpretis la diojn kiel esprimoj de la Tao. En la plej severa aŭ pura sekto, la monaĥoj meditas kaj ne manĝas karnon, nek tranĉas haron.

Kiam budhismo venis al Ĉinio, taoismo influis ĝian interpreton, tiel naskinte zenismon (tio estas la japana nomo. La ĉina nomo estas budhismo ĉana -- budhismo de metidato). Laŭvice, taoismo estis influita de budhismo.

Tra la epokoj, taoismo kutime estis subtenita de la imperiestro, sed en 1911, la imperiestro falis kaj la temploj estis rabitaj kaj taoismo persekutita, precipe sub Mao? kaj la [Komunista Partio]? (kune kun iu alia religio, kiun la Partio ne povis bridi). En 1949 estis milionoj da monaĥoj en Ĉinio, sed in 1960 nur 50 mil.

Influitoj (inter multaj aliaj):

En la libroj de infanoj en la angleparolantaj landoj, Urso Pu (angle, Winnie the Pooh) senagas taoisme dum Kuniklo agas tre kontraŭ-taoisme.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 1, 2002 7:54 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: