[Hejmen]Tao

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Tao, el la ĉina vorto dao "vojo", la centra koncepto de taoismo, estas laŭ Laozio la plejalta, plejprofunda realo de la mondo. La Tao estas super la kapablo de vortoj, ekster tempo kaj spaco. "La Tao eldirebla ne estas la eterna Tao," diris Laozio. La Tao naskis la ĉielon kaj la teron kaj ĉiun kreaĵon, sed ne, kiel la kristana Dio, ne kiel ĉarpentisto faras tablon, sed kiel disvolviĝado de si mem. La Tao ne estas persono, kiel la kristana Dio, sed forto sen vizaĝo. Ĝia efiko kaj maniero estas videbla en la agoj de la ĉielo kaj la tero, sed ne en la agoj de homoj.

Homoj senĉese strebas -- por riĉo, honoro, famo, eĉ por scio kaj sankteco. Sed tia strebado agas kontraŭ la Tao, kontraŭ la Vojo, la vojo videbla en la ĉielo kaj la tero. Tial tia strebado estas, en la fino, vana, estas la vojeto de homo, vojeto de larmoj kaj trompo.

Ankaŭ vidu: Tokipono


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 10, 2002 10:07 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: