(plusendita de Osama BIN-LADEN 1)

[Hejmen]Osama Bin-Laden

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Osama Bin-Laden (1957-) (arabe, Ussamah bin Laden) estas araba revoluciisto kiu batalas sanktan militon por la islama mondo. En la 1980-oj li batalis kontraŭ la komunista Sovetunio por forpuŝi ĝin de Afganistano, kaj nun li batalas kontraŭ Usono por forpuŝi ĝin de la islama mondo. La ĉeesto de Usono ja estas granda: en 2000 ĝi havis 6000 soldatojn en Saudi-Arabio, bombantaj aeroplanoj super Irako kaj ĝi estas delonge la patrono de Israelo. La gvidanta filozofio de Bin-Laden estas islamismo: li deziras la unuiĝon de ĉiuj islamaj landoj en unu imperion. Prefere sub lia rego kiel kalifo (= la religia kaj politika reganto de la islama mondo). Por atingi tion, li klopodas instigi mondmiliton inter Usono kaj Islamujo?. Post la mondmilito, la islama imperio havos plimulton de la petrolo? de la mondo kaj, per Pakistano, la atombombon. Usono mem frakasos kiel la Sovetunio, kaj fariĝos la Dis-Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Laŭ la opinio de multaj islamanoj, modernismo ne povas kunvivi kun islamo kaj minacas forviŝi ĝin. Tial Bin-Laden batalas kontraŭ la Okcidento.

Usono vidas la manon de Bin-Laden en la jenaj atakoj:

La lasta estas la plej granda atako kontraŭ civilanoj de post Hitlero?.

Bin-Laden estas la estro de la terorista organizo La Bazo (arabe, al-Qaeda). Sed li agas ne kiel militestro, sed kiel faciliganto ("instiganto" estas lia vorto), provizante monon, konsilon, trejnadon, ktp. La Bazo ne estas ŝipo, kiun li regas, sed ĝardeno, kiun li plantas, akvumas kaj prizorgas. La ĉeloj de la organizo agas plejparte sendepende. Pro tio, Bin-Laden povas nei kulpon pri atakoj kaj la komplotoj estas pli malfacile eltroveblaj de registaroj. La Bazo havas 5000 homojn en 50 nacioj. Iuj ĉeloj apartenas al aliaj, kunlaborantaj organizoj: ekzemple, iuj ĉeloj apartenas al Hezb-Alaho de Libano kaj Hamaso? de Palestinio.

Bin-Laden administras ĉirkaŭ dek tendarojn en Afganistano por trejni teroristojn. La trejnito iras tra la mondon, ekzemple al Sudano, Bosnio?, Ĉeĉnio?, Taĝikistano?, Jemeno, Somalio?, Usono, ktp.

La koro de la Bazo estas liaj kunbatalintoj de la afgana milito kaj la egiptanoj de [Islama Jihado]?.

Ĝis lastatempe, Bin-Laden loĝis en japana kamioneto sur monto en suda Afganistano. Li piediras kun bastono kaj havas almenaŭ tri edzinojn kaj dek infanojn. Lia familio loĝas en la apuda urbo Kandaharo?. Kvankam li estas arabo, lia vesto estas afgana. Lia riĉo estas, laŭ unu takso, ĉirkaŭ 85 Md. Li havas jeton. Laŭ onidiro, liaj renoj malsanas.

Bin-Laden komprenas iom de la angla lingvo kaj skribis en la araba? klasika.

Bin-Laden estas ĉirkaŭ 198 cm de alto kaj 73 kg de pezo.

Vivo

Bin-Laden estas filo de riĉa, pia familio en Saudi-Arabio, naskiĝinte en Riado?. Lia patro, de jemena deveno, estis la plej riĉa konstruanto de Saudi-Arabio, sed mortis kiam Osama havis 13 jarojn. Lia patrino devenas de Sirio aŭ Palestinio. Li plenaĝiĝis en Jiddah?.

Ĉe universitato, Bin-Laden studis civilan inĝenierarton. Unu tiea profesoro estis la tutislamista [Abdul Azama]?, kiu fervorigis la fidon de Bin-Laden. Malsimile al aliaj filoj de riĉaj arabaj familioj, Bin-Laden nek kleriĝis en universitata okcidenta nek iafoje loĝis en la Okcidento.

Lia plej proksima sperto pri la Okcidento estas Bejruto?: kiel studento li ofte iris al Bejruto, kie li drinkis, batalis en drinkejoj kaj kuris post virinoj. Bejruto baldaŭ poste ruiniĝis pro la enlanda milito. Tio ŝajnis al Bin Laden la puno de Dio.

Dum la milito de Afganistano kontraŭ la Sovetunio (1979-1989), la saudiarabia registaro varbis lin por helpi organizi la "arabajn afganojn" por la milito. La usona CIA helpis trejni lin. Dum 1980-86, li estis ĉe la pakistana limo por subteni la militon. En 1986 li fariĝis komandanto en la milito kaj partoprenis en la kriza batalo de Ĝalalabado?. Dum la milito, en 1988, li aniĝis la Bazon.

Post la malvenko de la Sovetunio en 1989, kaj ĝia mirinda disfalo post kelkaj jaroj, Bin-Laden fariĝis multe pli ambicia. Li vidis, ke eĉ granda lando estas venkebla en milito.

En 1989, li revenis al Saudi-Arabio kiel milita heroo. En 1990 Irako atakis kaj prenis Kuvajton kaj Usono responde sendis soldatojn al Saudi-Arabio: por protekti Saudi-Arabion mem kaj por batali la [Golfan Militon]? (1991). Ĉar Bin-Laden forte kontraŭstaris tion, la registaro malliberigis lin al la urbo Jido. En 1991 Bin-Laden fuĝis al Afganistano. Post la Golfa Milito, dekmiloj da usonaj soldatoj restis en Saudi-Arabio kaj ne revenis hejmen.

La Golfa Milito montris al Bin Laden, ke la Okcidento konservus la disigon de la araba mondo eĉ per milita potenco.

En 1992, Bin-Laden transloĝiĝis al Sudano, kiu tiam akceptis iun ajn islamanon sen vizo. Li loĝis tie 1992-96. En Sudano li estis komercisto, edzinigis nevinon de la reganto, kaj ankoraŭ estris la Bazon. Li fondis teroristajn tendarojn en Sudano kaj komencis labori kun aliaj teroristaj grupoj por forpuŝi usonajn soldatojn ekster la islama mondo.

En 1992 Bin-Laden bombis hotelon en Adeno?, Jemeno por mortigi usonajn soldatojn, sed anstataŭ mortigi du turistojn. Ĉi tio estis la unua terorista atako de Bin-Laden. Multaj aliaj sekvos.

En 1992, Usono sendis soldatojn al Somalio, kion Bin-Laden kontraŭstaris. En 1993 liaj teroristoj mortis 18 soldatojn kaj ses monatoj poste, Usono retiris de Somalio. Al Bin-Laden, Usono ŝajnis "papera tigro", multe malpli pacienca kaj kuraĝa ol la Sovetunio.

En 1993, laŭ Usono, Bin-Laden penis aĉeti atombombon (aŭ la necesan uranion) en la rusa nigra merkato. Li ankaŭ eble provizis monon por la atako de 1993 kontraŭ la Ĝemelaj Turoj de Novjorko.

En 1995, liaj teroristoj en Riado bombatakis per kamiono kaj mortigis kvin usonanojn soldatojn (kaj du hindianojn). Pro tio, Usono kaj Saudi-Arabio premis Sudanon deporti Bin-Ladenon.

Deportite en 1996, Bin-Laden foriris al Afganistano, kie li ankoraŭ loĝas. Bin-Laden tiam deklaris jihadon militon kontraŭ Usono. Liaj celoj:

  1. Forpuŝi usonajn soldatojn ("krucmilitistojn") ekster la Araba Duoninsulo.
  2. Renversi la registaron de Saudi-Arabio
  3. Liberigi sanktajn lokojn de islamo
  4. Subteni islamajn revoluciistojn tra la mondo.

Bin-Laden malestimas la saudiarabian registaron: ĝi ne starigas islaman leĝon, lekas la boton de Usono kaj lasas la usonajn soldatojn profani la landon de la sanktaj urboj Meko kaj Medino. La usonaj soldatoj, laŭvice, subtenas la tiranan reĝon. Li ne nomas sian patrolandon Saudi-Arabio, sed la "Araba Duoninsulo" kaj la "Lando de Du Sanktaj Moskeoj".

Laŭ Bin-Laden, Usono starigis soldatojn en la [Araba Duoninsulo]? por protekti Israelon, ne por protekti la fluon de petrolo.

De post almenaŭ 1996 (eble de post 1993), Usono penis mortigi Bin-Ladenon kaj detrui lian organizon.

En 1996, la Taliboj? (la "studentoj") venkis Afganistanon. Kvankam lia interpreto de islamo estis severa, ili estis honesta kaj ordigis la landon post jaroj de milito kaj ĥaoso. Bin Laden subtenas la Talibojn kiel komandanto de fremda legio de la "afganaj araboj". Bin-Laden tre multe admiras la Talibojn kaj deziras iun similan por la tuta islama mondo. Li edzinigis la filino de [Mohameto Omaro]?, ilia regnestro.

En 1998 li deklaris sian intencon mortigi ne nur usonajn soldatojn en la Araba Duoninsulo, sed usonanojn ie ajn en la mondo, civilajn aŭ militajn. La mortigado de ne-batalantoj estas kontraŭ iu ajn aŭtoritata interpreto de islamo. Spite de tio, liaj vortoj estis unuafoje realigita en aŭgusto, kiam li bombis la usonajn ambasadorejojn en Kenjo kaj Tanzanio. Ne nur estis la ambasadorejoj ekster la Araba Duoninsulo, sed la mortintoj estis civilanoj. La nombro ankaŭ estis multe pli granda ol pasintaj atakoj: ne nur dekoj da mortintoj, sed nun centoj. Bin-Laden diris, ke la ambasadorejoj estis centroj por spionado en la Araba Duoninsulo

En venĝo por la ambasardorejoj, Usono bombis liajn tendarojn en Afganistano (kaj bombis lokon, kie Bin Laden ĵus estis antaŭ horoj) kaj fabrikon lian en Sudano.

En 1999 Bin-Laden verkis libron, Usono kaj la Tria Mondmilito. Li nun deziris instigi mondmiliton inter Usono kaj Islamujo. La milito unuigus la islaman mondon sub unu kalifo; ĝi restarigus la islaman imperion (sub la otomanoj?) kiu disfalis je la 11-a de septembro 1922.

En 1999 la CIA? penis mortigi lin.

En 2000 liaj teroristoj bombis per boaton grandan truon en la flanko de la usona militŝipo la USS Cole apud Adeno, Jemeno. 17 usonaj soldatoj mortis. Por li, la militŝipo simbolis la Okcidenton kaj la malgranda boato Mohameton.

Je la 11-a de septembro 2001 teroristoj atakis la Pentagonon en Vaŝingtono kaj detrui la Gemelajn Turojn en Novjorko, mortiginte pli ol 4000 homojn. Usono suspektas Bin-Ladenon. Bin-Laden mem neis respondecon por la atakoj, sed diris, ke tiuj estas la "puno de Dio" kaj dankis Dion. Tri semajnoj antaŭ la atako, Bin-Laden avertis pri tre granda atako kontraŭ Usono por ĝia subteno de Israelo. En la tagoj antaŭ la atako, li kaj liaj batalantoj forlasis la teroristajn tendarojn. Post la atako, li vokis la popolon de Afganistano kaj Pakistano batali sanktan militon kontraŭ Usono.

Je la 7-a oktobro Usono atakis Afganistanon kiel gastiganto de Bin-Laden. Bin-Laden vokis la islaman mondon al milito kontraŭ Usono. Li rigardas la militon kiel lukto inter islamo kaj la Okcidento, inter kredantoj kaj nekredantoj.

De post 1996, Bin-Laden estis militanta kontraŭ Usono, sed Usono nur nun rekonas tion.

Bin-Laden volas fari al Usono en Afganistano kiel li faris al Sovetunio: kaŭzi ĝian malvenkon kaj disfalon. Kiam Pakistano kaj la Golfo aliĝas al lia imperio, li povos detrui Usonon kiel granda potenco.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 8:11 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: