[Hejmen]11-A De Septembro 2001

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Je la mateno de la 11-a de septembro 2001 en Usono du aeroplanojn, kaptitajn de memmortigontaj teroristoj, koliziis kun la Ĝemelaj Turoj de la [Mondkomerca Centro]? en Novjorko (la norda turo je 1248 GMT, la suda turo je 1303 GMT), kiu disfalis kaj nun ne estas. Ĉirkaŭ 3500 homoj en la turoj pereis. Tria kaptita aeroplano koliziis kun la Pentagono? en Vaŝingtono, parte detruinte ĝin. Kvara aeroplano, iranta al Vaŝingtono, koliziis en kampo proksime de Pitsburgo? en Pensilvanio.

Post la atako, ĉiuj aerohavenoj en Usono kaj Kanado fermis. Batalŝipoj iris al Novjorko. Prezidento Bush?, kiu estis leginta al infanoj ĉe lernejo en Florido? kiam li sciiĝis pri la atakoj, flugis nerekte al Vaŝingtono.

Vidu ankaŭ: terorismo?, Osama Bin-Laden, al-Qaeda?, Afganistano


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 1, 2002 10:33 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: