[Hejmen]Krucmilito

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Krucmilito (1095-1270) estis la militoj de kristanoj kontraŭ islamanoj por kapti Jerusalemon? kaj la [Sanktan Tombon]?. La militoj daŭris dum 1095-1270. La lasta kristana regno falis je 1291.

Estis ok ĉefaj militoj (la unuaj kvin estis organizitaj de la papoj):

La kristanoj devenis plejparte el Francio, Britio kaj la [Sankta Roma Imperio]?. La kristanoj kaptis la marbordon de Sirio kaj Palestino kaj la urbojn Edeson?, Antioĥon? (1098) kaj Jerusalemon? (1099, masakrinte la tieajn judojn? kaj islamanojn). Ili starigis kastelojn kaj regnoj.

La kvar ĉefaj regnoj estis:

La regnoj daŭris 100-150 jarojn, sed fundamente la Krucmilito fiaskis ĉar la kristanoj ne povis kapti Damaskon?, la urbo kiu tiam estis la ŝlosilo al la tuta regiono. Do, kiam Saladino? unuigis la islamanojn, li detruis la kristanan armeon de Jerusalemo kaj rekaptis la urbon je 1187. Dum la sekvintaj cent jaroj, la kristanoj regis iom da tero kaj ses aliaj krucmilitoj sekvis, sed sen granda sukceso.

La [1-a Krucmilito]? estis organizita de Papo [Urbano la 2-a]? por helpi la [bizancan imperion]? kontraŭ la [seljukaj turkoj]?. Sed la [4-a Krucmilito]?, sub la mano de Venecio?, finis je la 13-a de aprilo 1204 en la falo de Konstantinopolo? al la krucmilitistoj! La vundo estis morta, por la imperio kaj por la skismo inter latina kaj greka kristanismo. Kaj, dum Konstantinopolo brulis, multaj verkoj de la antikvaj grekoj pereis por ĉiam.

En 1212 estis la [Infana Krucmilito]? de infanoj el Francio kaj Germanio. La infanoj pereis en la maro aŭ estis venditaj kiel sklavoj.

La Krucmilito ĉesis en la Levanto?, sed iasence ne en Hispanio: tie la kristanoj daŭris batali kontraŭ islamanoj ĝis 1492, kiam Hispanio estis liberigita tute. En tiu jaro Kolumbo? eltrovis Amerikon kaj la batalo tie daŭris.

Laŭ iuj islamanoj kaj historiistoj, la Krucmilito estis frua formo de [okcidenta imperiismo]?, kiu poste floris post 1500 kiel la tutmondaj imperioj de Portugalio, Hispanio, Nederlando, Britio, Francio kaj Usono.

Eĉ hodiaŭ, Israelo estas rigardata de araboj ne kiel rajta restarigo de antikva Izraelo?, sed restarigo de krucmilita regno. Osama bin-Laden, ekzemple, nomas la usonajn soldatojn nun en la Saŭda Arabio "krucmilitistoj".


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 26, 2002 4:38 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: