(plusendita de Kalbio)

[Hejmen]Stefano KALB

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Mi loĝas en Stroudsburg, Pensilvanio, Usono, en la montaro 120 km okcidente de Novjorko. Mi Esperantiĝis en 1992. Mi estas programisto, precipe de Ĝavo kaj Perlo sur Linukso.

En januaro 1996 mi kreis kaj estas la redaktoro de la Enciklopedio Kalblanda, la unua reta enciklopedio en Esperanto (laŭ mia kono). En decembro 2001, ĝiaj artikoloj fariĝis la semo de la Esperanta Vikipedio. Mi nun kontribuas rekte al la vikipedio.

Mia familio devenas de Andreo KALBIUS (fl. 1828) el Stetino?, Pomerio?, apud la Balta Maro. Stetino nun estas Szczecin, Pollando, kie la Kalbioj aŭ formigris kiam Germanio cedis la urbon al Pollando post la falo de Hitlero?, aŭ restis kaj poligis la nomon al Kalbarczyk. Andreo mem transloĝiĝis al Bavario kaj sia filo, Johano Nikolao KALB, al Usono en 1853.

Vidu ankaŭ: vikipediistoj


/Deziratoj
/Artikoloj
Via mesaĝo:

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 10, 2002 9:45 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: