(plusendita de Jakobo SCHWARTZ)

[Hejmen]Jacob SCHWARTZ

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Mi loĝas en Somerville, Masaĉuseco, Usono. Mi naskiĝis en la jaro 1975 en la usona ŝtato Nordkarolino?. Mi malkovris Esperanton en eble 1990, sed ne tro forte studis, kaj kiam mi eniris la universitaton Masaĉuseca Instituto de Teknologio, mi iĝis tro okupita. Finfine, en 2000, mi sufiĉe bone lernis kaj ĉeestis mianj unuajn Esperanto-renkontiĝojn. En 2001, mi iĝis tre aktiva por la Usona Esperantista Junularo, la usona sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Unu el miaj interesoj estas bicikloj. Mi ŝatas longdistancajn biciklo-veturadojn. Kelkfoje mi biciklis pli ol 100 mejloj en unu tago. Mi ĉeestis kelkajn kursojn pri biciklo-riparado ĉe loka biciklo-riparejo kiu preferas montri al klientoj kiel ripari siajn biciklojn ol fari la riparadon per si mem. Do mi ŝatas mem fari riparojn kaj ŝanĝojn al mia biciklo. Mi estas membro de BEMI, la Biciklista Esperantista Movado Internacia.

Mi tre ŝatas modernan Esperanto-muzikon.

Mi diplomiĝis pri komputiloj. Mi tre interesiĝas pri la studado de komputillingvoj, aparte pri funkciaj lingvoj kiel Haskell.

Mia subfako ĉe universitato estis la studado de amaskomunikiloj?.

Dum miaj jaroj ĉe universitato, mi laboris por studenta grupo kiu prezentas filmojn por la studentaro en la grandaj klasĉambroj, sed nokte kiam ne estas klasoj, per la veraj sur-ekran-ig-iloj kiujn oni uzas ĉe komercaj kinejoj. Mi laboris en (kaj eĉ fine estis la estro de) la parto de la grupo kiu respondecis pri la maŝinoj. Do mi estis surekranigisto (pardonu, kiel Brion mi bezonas Esperantan fakterminaron pri filmo) -- ho, mi vidas: projekciisto, ĉu? Kaj mi scias multe pri la proporcioj de 35-milimetra kaj 16-milimetra filmo kaj la manieroj por enkodigi sonon, analoge kaj ciferece, ktp. Do eble mi aldonos al la paĝo pri filmformatoj. Kaj, nu, se iu volas kunlabori por krei fakterminaron de kino... nepre kontaktu min.

(Ho, certe tio estus ege bonvena afero! Bonvolu, helpi plenigi la informmankojn! Estas pli kion mi ne jam enesperantigis [cxe la angla vikipedio]], sed ŝajne via sperto pri la filmo mem estas pli rekta ol la mia pli teoria. Kaj certe, terminaron ni bezonas... -- Brion VIBBER)

Mi ankoraŭ laboras por la Societo por Esperanto ĉe mia universitato, MIT.

Mi ŝatas la verkojn de Spomenka ŠTIMEC.


Vi povas kontakti min per:

tabloid17 - AOL Instant Messenger
29984971 - ICQ?
quark@mit.edu - e-poŝto


Dezirataj:


Lasu mesaĝon ĉi tie:

Bonvenon al la Vikipedion. Mi tre ŝatas viajn artikolojn! Estas granda plezuro havi aktivegulo de Usona Esperantista Junularo ĉi tie. ;-) Dankon pro via laboro. --Chuck SMITH

En mia hejma E-biblioteko mi trovis la libron de iu bulgara aŭtoro (ŝajne Donĉev)pri kinoarto, kiu enhavas ankaŭ la terminaron pri kino kaj fotografio. La libro estas eldonita de Hungara Esperanto Asocio. Mi ne scias ĉu ni rajtas uzi ĝin ? - Avtandil

Kompreneble ni rajtas uzi la vortojn, eĉ se ni ne rajtas malkaŝe kopii la tutan verkaĵon kaj enmeti ĝin ĉi tie! Mi provos trovi mian propran ekzempleron de la libro; intertempe, bonvolu enmeti ajnan ŝajne bezonatan vorton en la paĝo Fakterminaro de Kino; kaj certe, bonvolu enmeti tien riferencon al la libro seeble (aŭtoro, titolo, eldonejo) por ke ni aliuloj povas facile trovi ĝin. Dankegon, Avtandil! -- Brion VIBBER


/Priparolu?

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 18, 2002 1:32 pm by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: