[Hejmen]Esperanto-Muziko

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Historio

Iu bonvolu aldoni mallongan historion pri muziko en la Esperanto-komunumo.

La Espero

Eventoj

La Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) estas semajno de originala Esperanto-kulturo kiu tradicie okazas ĉiujn kelkajn jarojn en Nordio. Ĝia programo enhavas prezentaĵojn muzikajn, teatrajn, kaj literaturajn.

La [Kultura Arta Festivalo de Esperanto]? estas alia kultura festivalo de originalaj esperantaj muzikaĵoj kaj literaturaĵoj. Ĝi okazis en 2000 en Tuluzo?, Francio.

Organizoj kaj Revuoj

Vinilkosmo?, Eurokka?, Rok-Gazet'?

Muzikistoj

Amplifiki? eble estas la komenco de la moderna junula Esperanto-muzika kulturo. Ĝi eldonis sian unuan kasedon en 1986. Malgraŭ tio ke Amplifiki ne plu ekzistas, kelkaj membroj, kiel [[Kim HENRIKSEN]] kaj [Bertil WENNERGREN]?, ankoraŭ estas tre famaj kaj ofte ludas ĉe Esperanto-kongresoj kun novaj grupoj. La nomo estas vortludo (amplifi + fiki), kaj tiel komencis tradicion en la Esperanto-muzikkomunumo.

Dolĉamar? komenciĝis en 1999 en Londono? sed nun loĝas en Finnlando. Ĝi ludas elektronikan rokon kaj hiphopon.

[Esperanto Desperado]?, laŭ la nomo de la unua kompakta disko broKANTAĴOJ, ludas pruntitajn kantojn, plejparte malnovajn kantojn de Amplifiki. La nomo de la albumo (kiu originale estis la nomo de la grupo) daŭrigas la tradicion de vortludaj nomoj de Esperanto-muzikgrupoj. La grupo ludas multajn stilojn, plejparte popolmuzikeca roko, kaj la membroj de la grupo elvenas diversajn lokojn, kiel Danio, Pollando, kaj Bosnio?.

[Ĵomart kaj Nataŝa]? kreiĝis en 1985? en Ŝimkento?, Kazaĥstano kiam Ĵomart renkontis Nataŝa-n en lernejo kie Ĵomart instruis Esperanton. Ili geedziĝis en 1991, kaj transloĝiĝis al Svedio, kie naskiĝis sia filino en 1995. Ĵomart ludas guitaron kaj kantas, kaj Nataŝa kantas. La musiko de Ĵomart kaj Nataŝa stilas tiel popolmusiko kaj popmusiko.

Jomo? ludas sole aŭ kun sia grupo "La Liberecanoj." Sole, li ludas gitarmuzikon en multajn lingvojn. Kun la grupo la muziko estas multe multe pli laŭta kaj roka.

Kajto? ludas tradician eŭropan popolmuzikon kaj estas unu el la plej alte aprezitaj Esperanto-muzikgrupoj. Ĝi estas kvaropo el Nederlando.

[Kaj Tiel Plu]? estas nova sed tre profesieca grupo kiu ludas verajn popolkantojn el Hispanio sed kun Esperanto-teksto. La albumo enhavas kantojn okcitanajn, sefardajn, jud-katalunajn, tradiciajn katalunajn, kaj eĉ kanton el la hispana civila milito.

Merlin? estas nova grupo de junuloj el Brazilo kie ili tre furoras.

Persone? estas muzika triopo, kiu venas el Stockholmo?, Svedio. Ĝi ekestis en 1986 por la unua KEF. La nuna konsisto de la grupo estas de 1990. Ĝi ofte prezentas ĉe junularaj Esperanto-aranĝoj, kiel IJK kaj IS?. La nomo Persone daŭrigas la vortludan tradicion (per-son-e).

Eksteraj Ligoj

/priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 12, 2002 9:48 am by Zav' (diferencoj)
Serĉu: