[Hejmen]Filmo 35mm

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon


Filmo 35mm kun sonbandoj
(simulita bildo)

(Ĉi tiu bildo estas uzpermesita laŭ GFDL)

Filmo 35mm estas la baza filmformato uzata en fotografio? kaj kinematogradio?, kaj restas sufiĉe senŝanĝa ekde ĝi enkonduko je la fino de la 19-a jarcento. La filmon fotografian oni tranĉas laŭ strio de larĝo de 35 milimetroj, kun truoj laŭ la du bordoj ses po 25.4 mm (unu colo).

Ĉe la norma formato kinematografia, la bildoj havas alton de kvar truoj (19 mm, 0.75 colo) kaj proporcio de proksimume 4:3. En senmova fotografio kaj la kinoformato Vistavision troviĝas horizontala bildo kun longo de ok truoj (38 mm, 0.75 colo), kaj pro tio plej longa proporcio de 3:2 kaj pli detala bildo, ĉar pli da la filmo uziĝas por unu bildo.

La ofta [anamorfa vastekrana formato]? Cinemascope?, Panavision? ktp uzas la kutiman bildgrandon de kvar truoj, sed anamorfan lenson uzas kaj kamere kej projekcie por plilarĝigi la horizontalan grandon al proporcio de 2.35. La bildo surfilma aspektas kunpremita horizontale.

Nuntempe oni plej ofte filmas kaj projekcias filmojn per la formato 4-trua, sed oni kaŝas la supran kaj malsupraj striojn de la bildoj por meza propocio de 1.85 aŭ 1.65. Ĉe televidado?, kie oni ne bezonas servi dekmilojn de projekciiloj 35mm, [3-trua formato]? estas ofte uzata por la proporcio 16:9 de HDTV? kaj kvarona ŝparado de filmo.

Kiam oni enkondukis la sonon en la kinon, post fiaskitaj provoj kun sondiskoj, cilindroj, ktp, la sonon oni ekrekordis optike sur la filmon. Por ĉi tiu sonbando analoga rezerviĝas mallarĝa strio laŭ la maldekstro de la bildareo, malgrandigante la bildareo. Novaj sonsistemoj diĝitalaj ekde la jaroj 1990 estas [Dolby Digital]?, rekordata laŭ strioj ĉe la ektremaĵo ekster la truoj; SDDS?, rekordata inter la truoj, kaj DTS?, kun la sono sur [kompakta disko]? kaj sinkronizilo laŭ strieto inter la bildo kaj la analoga sonbando. Ĉar ili ĉiu lokiĝas en diversaj pecoj de la filmo, unu filmo povas enhavi ĉiun sonformaton por esti projekciita bonsone en ĉiu kinejo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 29, 2002 6:40 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: