[Hejmen]Somerville

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Somerville estas urbo en orienta Masaĉuseco, Usono, tre proksime al Bostono kaj tuj apud Cambridge. Estas ĉirkaŭ 80.000 loĝantoj en Somerville.

La Urbon de Somerville regas Urbestro kaj 11-membra Magistrato. La Urbestro estas la Ĉefa Ekzekutiva Oficisto de la urbo, servas en la Lerneja Komitato, preparas la jaran buĝeton, kaj plenumas multajn aliajn urbajn devojn. La Magistrato kunvenas dufoje ĉiu-monate por diskuti urbajn aferojn kaj pritrakti novajn proponojn. La magistratanoj ankaŭ voĉdonas pri aferoj kiel la buĝeto kaj obligaciaj elspezoj. Publikaj kunvenoj okazas ofte por diskuti aktualajn temojn kaj formi komunajn solvojn.

Somerville estis fondita kiel urbeto en 1842 kaj kiel urbo en 1872.

La TTT-ejo de Somerville en la angla http://www.ci.somerville.ma.us


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 18, 2002 9:18 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: