[Hejmen]Spomenka STIMEC

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Spomenka ŠTIMEC (1949 - ) estas kroata verkisto kiu ankaŭ verkas originalajn Esperantajn librojn. Ŝi lernis Esperanton ĉe la aĝo de deksesjaroj. Ŝi aktivis en TEJO kaj UEA, kaj interalie organizis la IJK en Sarajevo en 1973. Ŝi estis estrarano de UEA pri kulturo, kaj lanĉis la [Tagon de Libro]? dum la UK. Ŝi verkis romanon, novelarojn kaj vojaĝopriskribajn rakontojn. Ŝia plej konata kaj eble plej grava verko estas la romano Ombro sur interna pejzaĝo, kiu kun delikata psikologio prezentas disiĝon de kunvivanto. Dum pluraj jaroj ŝi uzis Esperanton kiel hejman lingvon, kaj ankaŭ uzis ĝin profesie en la [Internacia Kultura Servo]? de Zagrebo?.
el [La Ondo de Esperanto]? 1993:5-6

Verkoj


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 16, 2002 1:44 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: