USEJ estis fondita en 1992 kiel la junula sekcio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). USEJ estas ankaŭ la landa sekcio de TEJO. La laboro de USEJ estas subteni la Esperanto-movadon en Usono, servi junajn Esperanto-parolantojn per informo kaj agado, kaj organizi la instruadon de Esperanto al junuloj tutlande.