[Hejmen]Amnestio Internacia

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Amnestio Internacia (AI) estas tutmonda kampanja movado kiu agadas por antaŭenigi ĉiujn homajn rajtojn sanktigitajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliajn internaciajn normojn. Aparte, Amnestio Internacia kampanjas por liberigi ĉiujn [prizonulojn de konscienco]?; certigi justan kaj senprokrastan proceson por [politikaj prizonuloj]?; abolicii la mortpunon?, torturon?, kaj aliajn kruelajn traktadojn de prizonuloj; fini politikajn mortigojn kaj "malaperojn"; kaj kontraŭi ĉiujn homrajtajn? mistraktojn, ĉu per registaroj aŭ per opoziciaj grupoj.

Amnestio Internacia havas ĉirkaŭ miliono membrojn kaj subtenantojn en 162 landoj kaj teritorioj. Aktivaĵoj varias de publikaj manifestacioj al leter-kampanjoj, de homrajta edukado al monkolektaj koncertoj, de individuaj apelacioj pri aparta kazo al mondaj kampanjoj pri aparta demando.

Amenestio Internacia estas senpartia kaj sendependa de iuj registaro, politiko, aŭ religio. Amnestio Internacia estas financata grandparte de abonoj kaj donacoj de sia tutmonda membraro.

La TTT-ejo de AI en la angla, hispana, franca, kaj araba http://www.amnesty.org

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 10:39 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: