[Hejmen]Eŭska Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Eŭska
nomo: Euskara
parolantoj: 0,5 miliono
landoj: Hispanio (Eŭskio, Navaro), Francio (Akvitanio)
origino: nekonata
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia:

Gure Aita, zeruetan zerana:
santu izan bedi zure Izena,
etor bedi zure erreinua,
egin bedi zure naia,
zeruan bezela lurrean ere.
Emaiguzu gaur
egun ontako ogia;
barkatu gure zorrak,
guk ere gure zordunai
barkatzen diegun ezkero;
eta ez gu tentaldira eraman,
bañan atera gaitzazu gaitzetik.

La eŭska lingvo (propralingve euskara; ankaŭ nomata vaska laŭ la latina nomo) estas parolata en Eŭskio, regiono de nordorienta Hispanio kaj sudokcidenta Francio. Malsimile al la plejmulto da lingvoj en Eŭropo, la eŭska ne estas hindeŭropa? lingvo, kaj nuntempe ne ekzistas konata lingvo parenca je ĝi.

Certe estas, ke la eŭska lingvo estis antaŭe parolata pli vaste; multaj nomoj de homoj en antikva Akvitanio registritaj far de la Romianoj? estas tradukeblaj per eŭska etimologio. Laŭ unu teorio, praeŭska kiel la akvitana kaj eble parencaj lingvoj estis parolataj plurloke en eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj.

Famaj aŭtoroj de la eŭska

Bernardo ATXAGA

Eŭskaj vortoj en Esperanto:

roko*, Eŭska (aŭ Vaska), bojno? (ĉapspeco), zarzuelo? (danco hispania), silueto**, bizara***

Ekstertaj ligiloj:

Vortaro:
Notoj:

 * Etimologio? necertas, sed povas veni el Eŭska 'harroka' (laŭ [Andre CHERPILLOD]?)
 ** laŭ eŭski-devena franciano [Etienne DE SILHOETTE]?, iom grava politikisto dum la 18a jarcento - ĝust-eŭske Zulueta: 
Truarego (Zulo "truo" + -eta "multe da")
 *** Eŭske: 'bizar' = barbo

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 11:34 pm by Zav' (diferencoj)
Serĉu: