[Hejmen]Qutb

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Sayyid QUTB [sajjid kutb] (1906? - 1966) estis islama pensinto el Egipto kiu grave influis la fundamentalismon? de sunaismo?. Li estis malliberigita en koncentrejo dum 15 jaroj kaj tiam li estis mortigita de Nasser kiel politika malamiko je 1966.

Komence, Qutb kredis, ke ia speco de islama demokratio estas ebla kaj dezirinda. Sed sub la rego de Nasser, kiu kruele kaj sange altrudis socialismon? al Egipto, Qutb konkludis, ke islamo kaj modernismo ne povas vivi kune. La Okcidento? ne estas la sola aŭ eĉ la ĉefa minaco al islamo, sed ankaŭ la modernistaj registaroj de la islama mondo. Li komparis Nasseron al la idolanoj de Meko? en la tempo de Mohameto. Laŭ Qutb, Nasser ja estis islamano en vortoj, sed ne agoj.

Laŭ Qutb, la islamano devas rezisti, eĉ ĝis sango, kontraŭ tiaj registaroj. Sed lia interpreto de islamo, religio kiu delonge toleris tiranecon, estis nova.

Influitoj: Osama Bin-Laden, la Taliboj?

Vidu ankaŭ: al-Ghannouchi


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 8, 2002 7:17 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: