[Hejmen]Nasser

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jabal Abd al-Nasser aŭ Gamel Abdel Nasser (1918 - 1970) estis prezidento de Egipto inter 1956 kaj 1970. En 1952, li komplotis kun [Anwar Sadat]? kaj aliaj por renversi la reĝon. Nasser fariĝis ĉefministro en 1954? kaj prezidento en 1956. Nasser tirane faris Egipton socialista?, naciista? nacio kun registaro nereligia kaj politika sistemo kun ununura partio (lia). Al la ordinara kamparano, kaj al lando kiu estis konservativa islama reĝlando, tio ŝajnis stranga, eĉ barbara. Sed Nasser estis ankaŭ politikisto de granda karismo, kiu restis populara eĉ post malvenko en milito (dufoje: en 1956 kaj 1967).

Je 1956, Nasser naciigis la [Kanalon Suez]?, la posedaĵo plejparte de britaj akciuloj ekde ĝia konstruado en 1875?. Britio, Francio kaj Israelo tiam atakis Egipton kaj prenis la kanalon. Sed, pro timo de la [Tria Mondmilito]?, UNO, Usono kaj la Sovetunio negociis la donadon de la kanalo al Egipto.

Inter 1958 kaj 1961, Egipto unuiĝis kun Sirio por fariĝi la UAR? (la Unuiĝinta Araba Respubliko).

En 1967, Egipto atakis Israelon, sed perdis Gazon? en la [Milito de Ses Tagoj]?.

Nasser ankaŭ konstruis la [Baraĵo Aswan]?.

Li mortis je 1970. [Anwar Sadat]? fariĝis la sekvinta prezidento.

Vidu ankaŭ: Qutb


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 8, 2002 7:16 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: