[Hejmen]Al-Ghannouchi

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Rashid al-Ghannouchi (?? - ) estas islamista araba pensinto kiu fondis la Renesancan Partion (arabe, Hizb al-Nahda) en Tunizio?. Li priskribas sin kiel "demokrata islamisto" kaj ne vidas kontraŭdiron inter la du ideoj. Li estas unu el la pensintoj de islamo kiu klopodas edzigi islamon kun modernismo, Oriento kaj Okcidento?.

Al-Ghannouchi admiras la belan kaj mirindan teknologion de la Okcidento kaj la pacan transdonadon de politika potenco inter partioj en la okcidenta demokratio. Sed, aliflanke, kiam li rigardas la Okcidenton, li vidas neniun lumon, neniun koron, neniun spiritecon.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 24, 2002 10:46 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: