[Hejmen]Unamuno

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Mikaelo de UNAMUNO (1864-1936) (hispane, Miguel de Unamuno) estas, kun [Ortega y Gasset]?, unu el la plej influaj hispanaj filozofoj de la [jarcento X]?. Li luktis pri la temo de fido kaj racio, starinte inter la pasintaj mistikaj sanktuloj de Hispanio kaj la estontaj ekzistencialistaj filozofoj de Eŭropo, inter katolikismo kaj modernismo. Profesoro de la greka lingvo ĉe la Universitato de Salamanko?, kaj poste la rektoro, li firme kaj kuraĝe staris kontraŭ la tirana registaro de Hispanio, rezultinte en ekzilo al Francio en la 1920-oj kaj morto en la 1930-oj.

Verko

Li verkis poezio?n, romanojn kaj eseojn. La plej grava de lia verkaro estas De la sento tragika de la vivo (1913), la konfeso de sia filozofio. La vivo de Donkiĥoto kaj Sanĉo (1905) estas detalan analizon de romanon de Cervanto. Sankta Manuelo Bona, martiro (1931) estas filozofian romanon kiu rakontas pri sacerdoto? kiu luktas pri fido kaj dubo, kiu ne kredas al la vivo eterna, sed predikas tion al siaj paroĥanoj, "ne por mortigi ilin". En La angoro de kristanismo (1924), Unamuno klarigas kial lia kapo ne povis kredi al la kristanismo, kiun lia koro amis.

Kiel Tolstojo?, Unamuno enviis la simplan fidon de la kamparano sed estis tro modernista por esti ekleziano. Fido kaj dubo.

Laŭ Unamuno, la radiko de ĉiu filozofio kaj ĉiu religio -- fakte, de ĉiu homa ago kaj penso -- estas la timo de morto kaj la deziro por senmorteco. Famo, arto, mono, familio, plezuro, egoismo, filozofio, Dio -- en ĉiu ni serĉas (konscie aŭ subkonscie) ian senmortecon aŭ, kiel Spinozo, konsolon pri nia morteco. Homo, kiel Unamuno diras, estas la animalo?, kiu gardas siajn mortintojn. Aristotelo diras ke homo estas la animalo politika, sed homo ja estas la animalo tragika.

Fido kaj Racio: Laŭ Akvino, fido estas superracia sed ne kontraŭracia, sed laŭ Unamuno, ĝi estas superracia sed iafoje kontraŭracia. Ekzemple, la pruvo de Akvino ke la homa animo estas senmorta (Summa Theologica I 75.1-6), kiu nur konvinkas la konvinkiton, ne la skeptikan homon de racio. Kaj, kvankam Spinozo kaj Nieĉo penis pruvi racie la senmortecon de iu parto de la animo, tio ne estas la "mi", kiun ni konscie konas.

Ĉar racio ne povas pruvi la senmortecon de la animo, ĝi estas la malamiko de homo, de vivo. Kaj racio, kiu komencis kiel la ora vojo al la vero, en la fino detruas la veron per skeptikismo.

Unamuno staris inter du mondoj: inter la tradicia katolikismo de Hispanio kaj la nova modernismo de Eŭropo; inter fido kaj racio. Kaj li vidis ke nek fido nek racio povas tute sati la homon: fido satas la koron sed ne la kapon, dum racio satas la kapon sed ne la koron. Plue, fido estas kontraŭracia kaj racio estas kontraŭfida. Tial nek racio nek fido povas aŭ tute venki aŭ tute sati.

Lia solvo: De la sento tragiko de la vivo.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita December 7, 2001 3:20 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: