[Hejmen]Orwell

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 2-a revisio:
George Orwell [ĝorĝ orŭel] (1903-1950) estis angla aŭtoro kiu verkis mallumajn romanojn pri politiko kaj la (estonta) stato de la mondo. La du plej famaj el liaj verkoj estas 1984 kaj Bestofarmo, ambaŭ pri la naturo de homo kaj politika potenco, precipe pri stalinismo?, la tiraneco de tiama Rusio. Li ankaŭ verkis pri la difektigado de lingvo pro politikaj celoj. Feliĉe, la reala 1984 estis sekvita de 1989.

Vivo

Naskiĝinte kiel Eric BLAIR en Hindio al brita burĝa familio, Orwell (lia posta plumnomo) iris al la bona brita lernejo Eton?, sed ne al universitato. Anstataŭ li iris al Birmo en 1922 kie li servis kiel polico de la [brita imperio]? (priskribita en Birmaj Tagoj). Poste en 1927? li iris al Parizo kie li vivis sengrose, kaj faris same en Londono? (priskribita en Sengrose en Parizo kaj Londono), vidinte la mondon de la fundo.

En 1936 li batalis en Hispanio kontraŭ Franko kaj por la maldesktro en la enlanda milito kun la Respublikanoj en Katalunio (priskribita en Omaĝo al Katalunio), kie li maturiĝis politike.

Post la milito, li revenis al Britio kaj laboris kiel nefama, neeldoninda aŭtoro kaj ĵurnalisto. Dume kaj ĵusposte la Dua Mondmilito, li verkis siajn du majstraĵojn: Bestofarmo kaj 1984. Li mortis en 1950.

Famo venis nur post morto kiam politika opinio turnis al li dum la Fridmilito? inter Usono kaj Rusio (1947-91). Kaj, ironie, kvankam Orwell estis maldekstrema socialisto en vivo, en morto li estis heroo de la kontraŭ-komunista dekstro.

Verko

1984 Bestofarmo

1984 estas la malluma profetaĵo de Orwell pri la Okcidento. En la romano, la mondo estas dividita inter tri grandaj ŝtatoj? kiuj senĉese intermilitadis. Ĉiu civitano estas sub la senlaca okulo de la ŝtato, havante en sia domo televido? kiu ade vomas ŝtatan propagandon kaj ebligas la ŝtaton (la "Granda Frato") spioni pri la civitano. La signifoj de vortoj mem estas inversigitaj: la Ministrejo de Vero disvastigas mensogojn, la Ministrejo de Paco batalas militojn, kaj la Ministrejo de Amo estas la sekreta polico. Ĵurnaloj, libroj kaj eĉ vortaroj? estas sub la boto de la ŝtato: Se homo falas el la favoro de la ŝtato, lia nomo estas zorgeme forviŝita for de ĉiu skribita arkivo; li fariĝas nepersono.

Newspeak: La angla parolita en 1984 estas Newspeak ("Novparolo"), angla kripligita kaj malbela. La vortaro malkreskas jaron post jaro ĉar la ŝtato forviŝas vortojn por grade limigi la eblan penson de siaj civitanoj kaj malebligi "pensokrimon".

Newspeak kaj Esperanto: eble estas satiro de la baza angla, formo de la angla kun ĉirkaŭ 1000 vortoj, aŭ eĉ de Esperanto mem: Newspeak ne nur estas konstruita kiel Esperanto (ekzemple, good = bona, ungood = malbona), sed Orwell mem certe sciis pri Esperanto: kiam li iris al Parizo en 1927? por viziti sian onklino kaj plibonigi sian regadon de la franca, Orwell loĝis en la sama domo kiel Eŭgeno Lanti. Esperanto estis la ĉefa lingvo de la domo kaj, por Lanti, kiel Orwell sciiĝis, Esperanto estis ne ĵus lingvo, sed ankaŭ ideologio. Lanti montris al Orwell (se li ne vidis ĝin antaŭe) la ligilon inter politiko kaj lingvo.

Devizoj de 1984: "Granda Frato spektas vin", "Senscio estas potenco", "duoblaparolo", "pensokrimo".

Ĉi tiuj nun estas vulgara parto de la angla. Orwell ankaŭ donas alian vorton al la angla: sia nomo. En la angla la vorto Orwellian ("orvela") signifas stato kie la ŝtato estas ĉiopova kaj ĉioscia. Orvela ankaŭ temas pri vorto, kiu signifas la kontraŭan de ĝia originala signifo (ekzemple, kie "vero" signifas ŝtatajn mensogojn).

Orwell ne intencis troigi en 1984: li opiniis ke tia estos la probabla stato de la mondo en 1984. Dum la 1930-oj?, multaj opiniis, ke la demokratioj (precipe Usono, Britio kaj Francio) forvelkus sub la pli granda milita forteco de la tiranecoj, precipe de Germanio kaj Rusio. Aldone, Orwell mem opiniis ke la logiko? de kapitalismo? emas al faŝismo. La estonteco de demokratio estis tre malluma.

Bestofarmo (angle, Animal Farm) estas la fabelo de Orwell pri stalinismo. La fabelo rakontas pri la sukcesa ribelo de farmbesto kontraŭ la farmisto kaj la fiaska, sekvinta reĝimo de la porkoj. Kvankam ĝi estis verkita kiel atako kontraŭ stalinismo, ĝi tamen montras kiel tiraneco, kaj ne libereco, logike fluas el la naturo de homo kaj politika potenco.

Kvankam ĝia atako kontraŭ la stalinismo de Rusio estis huraita post 1947 dum la Fridmilito, tamen dum la Dua Mondmilito, kiam Britio kaj Usono batalis kune kun Rusio kontraŭ Germanio, la libro estis neeldonebla. Kaj, kvankam Orwell estis maldesktrema, la maldesktro dum la 1930-oj ne ŝatis lin pro la sama kontraŭ-stalinismo. Antaŭ 1945, multaj de la maldeksto evitis rigardi rekte al stalinismo, sed Orwell rifuzis esti ŝafo. Kaj ĉi tio estas la valoro de Orwell: menso klara kaj sendependa, menso kiu ne estas koruptita de la nobelaj mensogoj de la tempo.

Parenteze: multe de tio, kion Orwell diris, estis dirita antaŭ du mil jaroj de Aristotelo en lia libro Politiko.

Post Morto

Kvankam stalinismo delonge disfalis, la averto de Orwell ankoraŭ pravas ie ajn, kie politika potenco fariĝas ne ilo sed celo en si mem.

Konsilo al la Leganto

Ĉar la verkoj de Orwell estas ankoraŭ sub kopirajto, ili ĝenerale ne estas haveblaj el la TTT, escepte kiel eltiraĵo aŭ traduko: ekzemple, vi povas havi la tuton tekston de 1984 en la estona.

Ekzistas traduko (sole en papero) en Esperanton de Bestofarmo, sed ne de 1984 -- eble pro la implica satiro pri Esperanto per la lingvo Newspeak.

....


/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita January 29, 2002 9:46 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: