[Hejmen]TTT

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La TTT estas la TutTera Teksaĵo aŭ Tutmonda Teksaĵo. Ĝi estas plej konata per ĝia angla nomo: la World-Wide Web aŭ simple la Web [ŭeb]. Ĝi estas granda sistemo de dosieroj (aŭ paĝoj) kunligitaj tra la mondo per hipertekstaj ligiloj. Kun TTT-legilo?, oni povas klaki el unu paĝo de hiperteksto al alia. Kutime oni verkas paĝon en la komputika lingvo HTML kiu diras al la legilo pri la ĝusta montrado de paĝo: kie meti bildojn, kie la teksto estas en dika tipo, la adreso de ligilo, ktp.

La TTT komencis en marto 1989 kiel loka projekto de [Tim BERNERS-LEE]?. ĉe CERN? en Ĝenevo?. Li verkis la praversion sur NeXT? komputilo? en 1990, uzante la programon? "www", TTT-legilo negrafika. En 1991 la TTT estis disvastigita tra CERN, kaj je [15-a de januaro]? 1992, ĝi fariĝis publika.

En 1993, [Marc ANDREESSEN]? ĉe la [Universitato de Ilinojo]? ĉe Urbana-Champaign?, verkis la unuan grafikan TTT-legilon, Mosaic? [mozej'ek]. Mosaic facilegis la uzadon de la TTT kaj tial plipopularigis la TTT-on. En 1994 Andreessen forlasis la universitaton kaj en marto fondis kun Jim CLARK la firmaon Netscape?, kaj Mosaic fariĝis komerca produkto, la Navigilo de Netscape.

En 1995, [Jim GOSLING]? kaj aliaj ĉe [Sun Microsystems]? (en [Silicia Valo]?) eldonis Ĝavon komputilan lingvon, kiu ebligas TTT-paĝojn esti programita kiel komputilo.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 6, 2002 12:35 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: