Etnografio >
Etno >
Semido-Ĥamida Familio > Semida Grupo
Grupo de popoloj en Semido-Ĥamida lingvofamilio. La plej multnombraj popoloj de la grupo: Egiptoj, Alĝerianoj, Marokanoj, Sudananoj, Irakianoj, Sirianoj, Hebreoj.
Etnoj de la grupo | Kvanto (mln) |
Egiptoj | 54.6 |
Alĝerianoj | 21.2 |
Marokanoj | 19.4 |
Hebreoj | 13.6 |
Saudianoj | 13.2 |
Sudananoj | 13.0 |
Irakanoj | 14.5 |
Jemenanoj | 12.3 |
Sirianoj | 11.7 |
ARABOJ
- Nomo: [m] al-arab; [f] Arabes; [r] arabi - Meta etnokomunumo de arablingvaj popoloj (alĝerianoj, egiptoj, marokanoj k.a.) - ĉefloĝantoj de arabaj landoj [Okcidenta Azio]? kaj [Norda Afriko]?. Totala kvanto: 199 mln (1992). Lingvo: lokaj dialektoj de [araba lingvo]?. Plimulto - muzulmanoj.
ALĜERIANOJ, Alĝeriaj araboj
- Nomo: [m] al-arab al-ĝazairi; [f] Algeriens, Arabes d'Algerie; [r] alĵirci, alĵirskije arabi
- Popolo, ĉefloĝantoj de Alĝerio (21,2 mln). Totala kvanto: 22,2 mln (1992), inter ili en Francio 820 mil
- Lingvo: araba; vaste uzata ankaŭ franca.
- Apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
EGIPTOJ, Egiptaj araboj
- Nomo: [f] Egyptiens, Arabes d'Egypte; [r] egiptjane
- Popolo, ĉefgento de Egipto (54,2 mln). Totala kvanto: 54,6 mln (1992).
- Apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
- Formiĝis post 7a jc rezulte de intermiksado de venintaj arabaj triboj kaj loka kopta, berbera kaj aliaj loĝantoj.
- Lingvo: araba?.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
IRAKANOJ, Irakaj araboj
- Nomo: [f] Irakiens, Arabes d'Irak; [r] irakci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Irako (14,5 mln). Totala kvanto: 14,6 mln (1992).
- Parolas en iraka dialekto de [araba lingvo]?.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj (precipe en nordo) kaj ŝiaistoj (en la sudo).
JEMENANOJ, Jemenaj araboj
- Nomo: [f] Arabes d'Yemen; [r] jemenci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Jemeno (12,3 mln, 1992); 1,4 mln loĝas en Saudi-Arabio.
- Lingvo: araba?.
- Kredantoj: muzulmanoj (sunaistoj kaj ŝiaistoj).
JORDANIANOJ, Jordaniaj araboj
- Nomo: [f] Jordaniens, Arabes de Jordanie; [r] jordanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Jordanio. Totala kvanto: en Jordanio 2 mln (1992), en Kuvajto? 350 mil
- Lingvo: araba?.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj, parto - kristanoj.
KOPTOJ
- Nomo: [f] Coptes; [r] kopti
- Etnokonfesa grupo de egiptaj araboj, kristanoj (precipe monofizitoj, inter ili estas ankaŭ uniatoj kaj protestantoj). Loĝas precipe en la urboj de Supera Egipto, ankaŭ en aliaj landoj de [Proksima Oriento]?; pli ol 4 mln (1992). Idoj de ĝisaraba loĝantaro de Egipto.
LEVANTANOJ
- Nomoj: [f] Levantins; [r] levantinci
- Etnografia grupo en konsisto de libana kaj siria araboj, idoj de eŭropaj elmigrintoj de la tempoj de kruckavaliroj, miksitaj kun loka loĝantaro.
- Lingvo: araba?.
LIBANANOJ, Libanaj araboj
- Nomoj: [f] Libanais, Arabes du Liban; [r] livanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Libano (2,25 mln). Totala kvanto: 2,36 mln (1992).
- Parolas en siria-libana dialekto de [araba lingvo]?.
- Kredantoj: kristanoj (maronitoj, ortodoksuloj k.a.) kaj muzulmanoj (sunaistoj, ŝiaistoj).
LIBIANOJ, Libiaj araboj
- Nomoj: [f] Lybiens, Arabes de Lybie; [r] livijci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Libio (4,16 mln). Totala kvanto: 4,18 mln (1992).
- Parolas en libia dialekto de [araba lingvo]?.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
MAROKANOJ, Marokaj araboj
- Nomoj: [f] Marocains, Arabes du Maroc; [r] marokkanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Maroko (19,4 mln). Loĝas ankaŭ en Francio 500 mil, Belgio 100 mil. Formiĝis de lokaj berberaj triboj kaj venintaj araboj dum 7-11a jc. Totala kvanto: 20,35 mln (1992).
- Parolas en dialekto de [araba lingvo]?; vaste uzata ankaŭ franca kaj hispana lingvoj.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
MAUROJ
- Nomoj: [m] bejdan; [f] Maures; [r] mavri, mavritanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Mavritanio? (1,75 mln). Loĝas ankaŭ en Okcidenta Saharo, Malio?, Niĝero? k.a. Totala kvanto: 2,46 mln (1992). Idoj de berberoj, miksitaj kun araboj.
- Parolas en hasania dialekto de [araba lingvo]?.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
OMANANOJ, Omanaj araboj
- Nomoj: [f] Arabes d'Oman; [r] omanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Omano?. Kvanto: 1,5 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Kuvajto? (100 mil).
- Lingvo: araba?.
- Kredantoj: muzulmanoj (hariĝitoj-ibaditoj, sunaistoj, vahabitoj).
PALESTINANOJ, Palestinaj araboj
- Nomoj: [f] Palestiniens, Arabes de Palestine; [r] palestinci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Palestino. Totala kvanto: 5,5 mln (1992): en Israelo pli ol 826 mil, en Cisjordanio? 973 mil, en [Gaza sektoro]? pli ol 645 mil, en Jordanio 2,23 mln, ankaŭ rifuĝintoj en aliaj landoj.
- Lingvo: araba?.
- Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj.
SAUDIANOJ, Saudi-Arabiaj araboj
- Nomoj: [f] Arabes d'Arabie saoudite; [r] saudovci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Saudi-Arabio (13,25 mln, 1992). Loĝas ankaŭ en Kuvajto? (50 mil).
- Lingvo: araba?.
- Kredantoj: muzulmanoj (sunaistoj kaj ŝiaistoj).
SIRIANOJ, Siriaj araboj
- Nomoj: [f] Syriens, Arabes de Syrie; [r] sirijci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Sirio. Kvanto: en Sirio 11,75 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Kuvajto? (100 mil). Totala kvanto: 11,85 mln
- Lingvo: araba?.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj, estas ankaŭ ŝiaistoj, kristanoj.
SUDANANOJ, Sudanaj araboj
- Nomoj: [f] Soudanais, Arabes du Soudan; [r] sudanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Sudano (ĉ. 13 mln). Loĝas ankaŭ en Ĉado (1,29 mln) kaj aliaj landoj. Totala kvanto: 14,3 mln (1992).
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
TUNIZANOJ, Tunizaj araboj
- Nomoj: [f] Tunisiens, Arabes de Tunisie; [r] tunisci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Tunizio? (8,2 mln). Totala kvanto: 8,6 mln (1992).
- Lingvo: araba?.
- Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj.
ETIOPOJ
- Nomoj: [f] Ethiopiens; [r] efiopi - Komuna nomo de popoloj loĝantaj en Etiopio: Amharoj, Oromoj, Tigrajoj k.a.
AMHAROJ
- Nomo: [m] amara; [f] Amharas; [r] amĥara
- Popolo en Etiopio. Totala kvanto: 21 mln (1992), inter ili en Etiopio 20,8 mln, Eritreo 180 mil, Jemeno 15 mil
- Lingvo: amharo (*), amhara.
- Laŭ religio precipe kristanoj-monofizitoj.
TIGRAJOJ
- Nomoj: [f] Tigrai; [r] tigraj
- Popolo en Etiopio kaj Eritreo. Totala kvanto: 4 mln (1992), inter ili en Etiopio 2,2 mln
- Lingvo: tigraja.
- Kredantoj: precipe kristanoj-monofizitoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.
TIGREOJ
- Nomoj: [f] Tigre; [r] tigre
- Popolo en Eritreo (1,2 mln, 1992).
- Lingvo: tigrea.
- Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, parto - kristanoj.
GURAGOJ
- Nomo: [m] gurage; [f] Gourague; [r] gurage
- Grupo de popoloj en Etiopio; 2,6 mln (1992).
- Lingvo: de semida branĉo.
- Laŭ religio precipe muzulmanoj-sunaistoj, estas ankaŭ kristanoj (precipe monofizitoj).
HEBREOJ
- Nomo: [m] jehudim, idn; [f] Juifs; [r] evrej
- Popolo. Kvanto: 13,62 mln (1992), inter ili en Usono ĉ. 6 mln, Israelo 4 mln, en Rusia Federacio 551 mil (1992). Granda parto de hebreoj parolas en la lingvo de tiu lando, kie ili loĝas. Parto de hebreoj parolas ankaŭ en hebreaj lingvoj - ivrita, jida k.a.
- Kredantoj: precipe judaistoj. En diasporo okazis ilia divido je aŝkenazoj kaj sefardoj.
- SEFARDOJ - Nomoj: [f] Sephardis; [r] sefardi - Subetna grupo de hebreoj, parolantaj en ladino (sefarda lingvo),proksima al hispana lingvo. Idoj de elmigrintoj el Pirenea duoninsulo, loĝas en la landoj de Norda Afriko, Malgranda Azio, Balkana duoninsulo, en Israelo.
ASIRIANOJ
- Nomo: [m] aturaja; [f] Assyriens; [r] asirijci, ajsori
- Popolo en la landoj de [Proksima Oriento]?, en Usono k.a. Totala kvanto: 350 mil (1992), inter ili en Rusio 10,6 mil, Irako 120 mil, Irano 100 mil, Turkio 70 mil
- Lingvo: asiria.
- Kredantoj: precipe nestorianoj.
MALTANOJ
- Nomoj: [f] Maltais; [r] maltijci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Malto (355 mil). Totala kvanto: 490 mil (1987).
- Lingvo: malta.
- Kredantoj: katolikoj.