En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:
Antaŭ 2000 jaroj, la du ĉefaj branĉoj estis:
Kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. Ankaŭ estis du malgrandaj sektoj: la Esenoj? kaj la Kristanoj. Moderna rabena judismo devenas de la Fariseoj.
Judismo estas la patrino de du mondreligioj, kiuj kune dividas unu duonon de la mondo: kristanismo (jc I) kaj islamo (jc VII). Jesuo Kristo, la Filo de Dio, prezentis kristanismon kiel la kulmino de judismo; Mohameto, la Fina Profeto, prezentis islamon kiel la kulmino de judismo kaj kristanismo.
Ĝenerale, judismo donis al la mondo la ideon de universala justeco kaj frateco.
Judismo ne servas idolojn, sed Jehovon, dio kiu estas super la imago kaj menso de homo, kiu estas la ununura, universala Dio, Dio de ĉiuj homoj, la kreinto de la tero kaj la ĉielo, kies moralordonoj estas resumita en la Dekologo de Moseo. Li estas Dio, kiu estas ĉiopova, ĉioscia kaj estas ĉie. Sed li ankaŭ estas Dio, kiu estas tre justa, kompata kaj perfekta. Kristanoj kaj islamanoj servas la saman Dion.
Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda [Templo de Jerusalemo]? kaj la sacerdotoj ĉiuj venis de la tribo de la Levidoj?, la tribo de Moseo. Je la 9-a de Av en la jaro 70 post Kristo, Romio forbrulis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la judismo de la Fariseoj -- la judismo de sinagogoj? kaj rabenoj? -- fariĝis la ĉefa formo de la religio.
La Torao enhavas la 613 moralordonojn de Dio. La unuaj dek ordonoj estas la fama Dekologo. El la ceteraj, ĉirkaŭ 300 temas pri la [Templo de Jerusalemo]? kaj la Levidoj?. La restantaj ordonoj ankoraŭ estas devigaj.
Judismo estas religio de agoj, ne de kredoj kaj dogmoj. Tamen, la baza kredo de judismo estas resumita kiel:
La kristano kredas same krom li diras, ke la Mesio jam venis kiel Jesuo Kristo. Kristanismo ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj [originala peko]?. La islamano kredas same krom li diras, ke Mohameto estas la Fina Profeto kaj liaj profetaĵoj -- la Korano -- estas veraj.
Laŭ la profetoj, la Mesio? aŭ Kristo? estos ido de Reĝo David?, kiu unuigos la mondon kaj regnos ĝin en paco. En la 1-a jarcento, unu sekto kredis ke la predikanto Jesuo el Nazareto estis la Kristo. Tiu sekto fariĝis kristanismo. Jesuo Kristo ne estas la nura pretendanta Mesio.
Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon?, nemanĝadon de porko kaj nelaboradon je sabatoj?. En moderna judismo, la juda pastro estas la rabeno? kaj la juda preĝejo estas la sinagogo?.
Laŭ judismo, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiun regionon rekonitan kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo?.
Post morto ....
Fino de la mondo ...
Ĉefaj Festoj ....
La Diasporo? (Disiĝo)...
Distingoj kiel Aŝkenaza? kaj Sefarda?...