(plusendita de Protestanta)

[Hejmen]Protestantismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Kristanismo > Protestantismo

Konfesioj?
Adventismo - Baptismo? - Fundamentismo? - Kvakerismo? - Molokanismo

Protestantoj
Lutero - Zvinglo - Kalvino - Ellen G. White - Cassie Bernall


Protestantismo (1517-) estas la dua plej granda branĉo de kristanismo, havante 316 milionojn da anoj, precipe en norda Eŭropo, Nordameriko, Oceanio kaj suda Afriko. (La aliaj du branĉoj, la katolika kaj la ortodoksa, havas 1027 kaj 214 milionojn). Ĝi estas la norda, germana branĉo de kristanismo, kiu havas 16% da ĉiuj kristano?j. Protestantismo ne estas unu eklezio sed svarmo de eklezioj deveninta historie de la ribelo de Lutero, germana monaĥo, kontraŭ la Katolika Eklezio kaj ĝia diboĉo. Laŭ si mem, protestantismo estas la plej pura formo de kristanismo, purigite for de la paganismoj de la aliaj du, pli malnovaj branĉoj. La du ĉefaj fondintoj de protestantismo estas Lutero kaj Kalvino .

Kun la aliaj branĉoj de kristanismo ( la katolika kaj la ortodoksa), la protestanta branĉo kredas al La Kredo Nicea.

Kontraŭ la aliaj, tamen, la protestanta kredas je

Tio ebligis protestantojn forlasi la Eklezion, ĉar ili ne plue bezonis ĝin por sakramento aŭ doktrino. Anstataŭe, ĉiu kredanto legas la Biblion por si mem kaj preĝas al Dio, ne bezonante sacerdoto?n kiel interulo inter si kaj Dio.

Biblio:

protestantoj uzas la katolikan Novan Testamenton kaj la judan Malnovan Testamenton de la tago de Lutero. Tial, dum la katolika kaj la protestanta Nova Testamento samas, la Malnovaj malsamas: la katolika eklezio (kaj la ortodoksa) uzas la judan Malnovan Testamenton ne de la tago de Lutero, sed de la tago de Jesuo. Ekde Jesuo, tamen, la juda biblio ŝanĝis ĉar iuj libroj estis eksigitaj. Tial ĉi tiuj libroj -- nomita la apokrifo? de la protestantoj -- ankaŭ mankas al la protestanta biblio:

Tobit, Judit, I kaj II Makabeoj, Saĝeco, Siriakido, Baruĥ .

Sakramentoj:

Plejparte, ĉiuj protestantaj ekezioj praktikas bapton (kristanigo per akvo) kaj komunion (manĝo por memorigo pri Kristo). Kvankam la plimulto kredas ke Kristo iel estas ĉe komunio, se nur simbole, iliaj ideoj pri tio diversas. Sed ĉiuj malkonsentas kun la katolika ideo de transsubstancigo: ke la substanco de la pano kaj vino vere fariĝas la korpo de Kristo (kvankam la ekstera apero restas same). Komunio kutime okazas monate aŭ kvarjare.

La centro de protestanta Diservo ne estas komunio sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon.

La plimulto ankaŭ edzigas kaj pastrigas, sed plejparte ne sakramente. Eksediĝo estas tolerata en praktiko?. Iuj eklezioj eĉ edzigas samseksulojn.

Luteranismo? havas pentofaradon.

Iuj eklezioj malpermesas tabakon kaj alkoholon.

Sanktuloj mankas al protestantismo: ne estas protestantaj sanktuloj, protestantoj ne preĝas al sanktuloj aŭ eĉ pentras bildojn de ili. Protestantoj kredas kaj sentas ete pri Sankta Maria. Laŭ protestantismo, katolikismo traktas sanktulojn kiel idoloj aŭ dietoj, anstataŭigante sanktulojn (precipe Maria) por Dio.

La plej ekstrema formo de protestantismo -- liberala protestantismo -- kredas ke Jesuo ja estis homo tre saĝa kaj sankta, sed homo sole, ne Dio. Sed, por paroli precize, tio ne estas kristanismo, sed modernismo. Tial tio estas protestantismo sole laŭ nomo kaj historio.

La Esperantista ligo de protestantoj estas la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 27, 2002 10:57 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: