La doktrino naskiĝis en la spirita lukto de Lutero por esti savita de Dio. En la Biblio li fine trovis la solvon al sia lukto:
Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco. (Romanoj 1:17)
La savo de Kristo, Lutero komprenis, ne venis de iu ajn faro de pento aŭ bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiun estas donita per la graco (la senmerita favoro) de Dio. Tio fariĝis la koro de lia reformo kaj doktrino. Kaj do la koro de protestantismo.
Pro la doktrino, protestantismo ne havas monaĥojn aŭ pilgrimadon kaj la sakramentoj estas plejparte simbolaj.