[Hejmen]Molokanismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Kristanismo > Protestantismo > Molokanismo

Molokanoj estas "Bibli-centrita" religia movado, kiu aperis el la movado de Spiritaj Kristanoj inter la rusiaj kamparanoj, kiuj rifuzis aliĝi al Rusia Ortodoksa Eklezio en la 1600-aj jaroj. Spiritaj Kristanoj neis la diecon de la caro kaj de ikonoj, ortodoksajn fastojn, militajn mortigojn kaj kelkajn aliajn praktikojn, kiujn ili konsideris kontraŭ-Bibliaj. La unuan fojon oni uzis la nomon "molokano" en la jaroj 1670-aj pri la homoj, kiuj ignoris la fastajn tagojn (estis 200 da tiaj tagoj en jaro), trinkante lakton (ruse lakto molok-o). Molokanoj mem tute ne rifuzis la nomon -- eĉ aldonis vortojn, ke ili estas "trinkantoj de la spirita lakto de Dio" (laŭ Bibli-citaĵo: "kiel ĵusnaskitaj suĉinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon" - I. Petro, 2:2).

Herezulojn oni senkompate punis en cara Rusio. En la 1800-aj jaroj la carista politiko estis: forigi la herezon el la centraj partoj de la lando, trasloĝigante herezulojn al Ukrainio, Kaŭkazio, Mez-Azio kaj Fora Oriento. Ĝuste tiel aperis molokanoj ankaŭ en Kars? (nuntempe provinco de Turkio).

Fine de la 19-a jarcento en Rusio estis ĉ. 500 mil molokanoj. 3% el ili foriris en la komenco de la 20-a jc. al Ameriko (plejparte Usono). Nun en la mondo restas nur ĉ. 20 mil homoj, kiuj "ethnically identify themselves as Molocans" (etne sin identas kiel molokanoj). En la mondo ekzistas nun ĉ. 200 molokanaj preĝejoj: 150 el ili en Rusio. Post disfalo de Sovetio plejparto de molokanoj transloĝiĝis el Cis-Kaŭkazio al sudo de Rusio (Stavropola kaj Krasnodara teritorioj). En Usono plejparto de molokanoj loĝas en Los-Anĝeleso (Los Angeles) kaj apude. La nombro de usonaj molokanoj, kiuj regule estas ĉe molokanaj kunvenoj, proksimumas kvin milojn.

Eksteraj Ligiloj


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 19, 2002 11:08 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: