[Hejmen]Adventismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Adventismo de la sepa tago (1863-) estas fundamentista eklezio de protestantismo, kiu sekvas la usonan profetinon, Ellen G. White. Sekvante severan interpreton de la Biblio, adventistoj iras al preĝejo sabate kaj manĝas koŝere?, kiel judoj. Ili ne trinkas kafeinon, alkoholon aŭ fumas tabakon. Multaj estas vegetaranoj. Kvankam plejparte protestanta en doktrino (sola scriptura, bapto, la Sankta Triunuo, ktp), laŭ adventismo la animo ne estas nature senmorta aŭ povas ekzisti aparte de la korpo. Tial la mortintoj ne nun ekzistas nek en infero? nek en [la ĉielo]?, sed estos relevigitaj korpe kaj juĝitaj post la reveno aŭ Advento de Kristo. La malbonaguloj ne iros al infero sed estos detruitaj kun Satano?. Tial adventismo ne kredas en infero. Post la detruo, la savitoj loĝos por ĉiam kun Kristo sur nova, paradiza tero.

Laŭ adventismo, la Advento okazos baldaŭ, kiam Kristo revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Pro tio, en 1844 Dio sendis profetinon White, por helpi kaj instrui la kristanan eklezion, kiu restos ĝis la Advento. La vizioj kaj skriboj de White, deveninte de Dio, estas aŭtoritata, nur la Biblio estante pli aŭtoritata. Adventistoj uzas ŝiajn skribojn por interpreti la Bibilon. Pro ŝia instruo, adventistoj iras al preĝejo sabate kaj manĝas koŝere, inter aliaj.

La patra eklezio de adventismo aŭdace antaŭdiris la precizan tagon de la Advento, sed kiam Kristo fiaskis reveni je mardo la 22-a de oktobro 1844, la eklezio disrompis: unu parto, sub la influo de White, fariĝis la nuna adventismo, la alia parto fariĝis jehovismo?.

La eklezio praktike toleras eksediĝon kaj reedziĝon. Pastro devas esti viro, sed li povas edziĝi. La eklezio ne baptas infanetojn. Komunio estas kvarfoje po jaro: ĝi estas kun pano, vinbersuko (ne vino pro ĝia alkoholo) kaj piedlavado. La efiko de komunio, kiel bapto, estas simbola, kaj ne magia kiel en katolikismo.

Estas ĉirkaŭ 11 milionoj da adventistoj tra la mondo, kreskante tre rapide tra la mondo, precipe en la tria mondo, kvarobliĝinte tutmonde dum la pasintaj 25 jaroj. La eklezio estante tre misiema, nun havas nur 9% de la anaro en Usono, sia naskolando. La eklezio havas universitatojn, la ĉefa estante Andrews en Usono. Ĝi ankaŭ havas hospitalojn, eldonejojn kaj misiojn.

Idoj de adventismo:

Houteff (floris 1929-55) kaj Koresh (floris 1984-93) vidis sin kiel la profetoj, kiuj sekvis White. La eklezio ne rekonas ilin kaj, siaflanke, Houteff kaj Koresh vidas la eklezion kiel sen profeto kaj perdita. Houteff kaj Koresh vidis sin kaj siajn sekvintojn kiel la veraj adventistoj.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 26, 2002 6:27 am by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: