[Hejmen]Aĝario

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Azio > Kartvelio > Aĝario
Aŭtonoma respubliko en Kartvelio, en sud-okcidenta parto de Suda Kaŭkazio. Troviĝas sur la bordregiono de Nigra Maro, okupas antaŭmontojn de [Malgranda Kaŭkazo]?. Klimato malseka subtropikaj. Ĉefa rivero - Ĉoroĥi. Pli ol 50% de la teritorio estas kovrita de arbaroj, ĉe la marbordo subtropika plantaro.

Nomoj: kartvele - aĉara; ruse - adĵaria.
Areo: 3,0 mil kv. km.
Loĝantaro: 382 mil (1991), urba 48%; kartveloj (325 mil, 1991), rusoj, armenoj. 5 distriktoj, 2 urboj.
Ĉefurbo: Batumi.

Historio. Dum 6-4 a.K. estis parto de Kolĥida reĝlando, poste de Iberio. De 4 jc p.K. eniris en Laziko, de 10 jc en Unuiĝinta Kartvelio. En 11 jc suferis invadojn de selĝukoj, en 13 jc - de mongoloj. De 17 sub la regado de Turkio. En 1878 aligita al Rusio (Batuma oblasto). Dum 1918-20 estis okupita de turkaj militistoj, poste de anglaj. En 16.7.1921 kreiĝis Aĝaria ASSR en Konsisto de Kartvela SSR. De decembro 1990 Aĝaria Aŭonoma Respubliko.

Ekonomio. Ĉefbranĉoj de industrio: naftoprilabora, maŝinkonstrua, nutrada, malpeza kaj lignoprilabora. Agrikulturoj: teo, citrusoj, tabako, vinbero, maizo. Ĉemaraj kurortoj: Batumi, Kobuleti, Ciĥisdziri, Mcvane Koncĥi (Zeljonij Mis), Maĥinĝauri.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 13, 2002 10:30 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: