[Hejmen]Kaĥeti

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Azio > Kartvelio > Kaĥeti
Historio-geografia provinco en orienta Kartvelio, en la baseno de riveroj Iori kaj Alazani. Ĝis 8 jc estis en konsisto de Kartlia (Iberia) regno, poste sendependa princejo. De la 12 jc en Kartvela regno, de la 2a duono de 15 jc formiĝis Kaĥetia reĝlando. En 1659 okazis granda ribelo kontraŭ irana regado, kaŭzita pro la intenco de iranaj potencoj ekloĝigi en Kaĥetiaj fekundaj valoj turkmanajn tribojn. De 1762 - Unuiĝinta Kartli-Kaĥetia reĝlando. En 1801 aliĝis al Rusia Imperio.

Kaĥetio estas la patrujo de vito. Ĉi-tie oni kulturas kelkajn dekojn da sortoj de vinbero, produktante bonegajn vinojn. Ĉi-tie loĝas laboremaj kaj humurohavaj homoj, konservante tra jarcentoj riĉan kantan folkloron kaj historiajn monumentojn. La ĉefaj vidindaĵoj estas urboj Telavi (administracia centro) kaj Signagi, monaĥejaj kompleksoj en Gareĝi, Ŝuamta, Ikalto, katedra templo Alaverdi.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 13, 2002 11:06 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: