Historio. Dum 6-4 a.K. la teritorio de Abĥazio prezentis parton de Kolĥida reĝlando, en la fino de 1-a jc p.K - de Princlando de Abazgoj kaj Apsiloj. En 8-a jc kreiĝis Okcidentkartvela (Abĥaza) reĝlando kun centro en Kutaisi (de 975 en Unuiĝinta Kartvelio). En 13 jc estis konkerita de mongoloj, de 16a jc - dependa de Turkio. En 1810 estis aneksita de Rusio (de 1864 Sokhuma okrugo). 4.3.1921 kreiĝis Abĥaza SSR. De 16.12.1921 Abĥaza SSR en konsisto de Kartvela SSR, de 1931 kun statuso de ASSR. De decembro 1990 Abĥaza Aŭtonoma Respubliko, de julio 1992 memdeklarita Respubliko Abĥazio. Dum 1992-94 en la teritorio de Abĥazio okazis konflikto pro la statuso. Nun fakte okupita de Rusio.
Ekonomiko. Post konflikto ekonomiko kolapsis. Nun funkcias kelkaj malgrandaj entreprenoj de agrikultura kaj nutrada industrio. Gravaj agrokulturoj estas: teo, citrusoj, tabako, tungo, maizo. Ĉefa haveno Soĥumi. Ĉemaraj kurortoj: Soĥumi, Gagra, Picunda (Biĉvinta), Novij Afon (Aĥali Atoni), Gudauta.