(plusendita de Johano Paŭlo II)

[Hejmen]Johano Paŭlo La 2-A

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Johano Paŭlo la 2-a (1920-) (latine: Ioannes Paulus PP. II) estas la nuna papo? de la Katolika Eklezio kaj la ŝtatestro de la Vatikano. Li fariĝis papo en 1978 kiam li havis 58 jarojn. Estante pola, li estas la unua neitala papo post 456 jaroj.

Li naskiĝis kiel Karol Joseph WOJTYLA en Wadowice?, Pollando je la [18-a de majo]? 1920 de gepatroj proletaj. Lia patrino mortis en 1929 kiam li havis 9 jarojn. Li estis juna viro kiam Germanoj venkis lian landon (la milito mortigis lian patron), kaj tiam la Rusoj. En 1942 li decidis esti sacerdoto? kaj sin kaŝis en la palaco de la ĉefepiskopo de Krakovo? -- kie li mem estos ĉefepiskopo post du jardekoj. Dum la milito li ankaŭ rolis en kontraŭ-naziaj teatraĵoj kaj helpis judojn? forflugi for de la nazioj. Li fariĝis sacerdoto en 1946 kaj studis kaj instruis filozofion (kiel profesoro? en Lublino? kaj Krakovo). Li fariĝis episkopo en 1958, ĉefepiskopo? de Krakovo en 1964, kardinalo? en 1967 kaj, fine, papo en 1978.

En 1981 li estis pafita.

En 1992 li konfesis ke la Eklezio maljuste kondamnis Galieon en 1633.

En 1994 la usona magazino TIME? elektis lin kiel "Homo de Jaro" (La sama magazino opiniis ke [Bill GATES]? estas "La Mastro de la Universo").

En 1995, en la papa letero Evangelium Vitae, li ekstaris kontraŭ mortpuno, finiginte la longdaŭran toleron de la Eklezio por tiu.

En 2000 Johano Paŭlo konfesis kaj apologis por la multaj pekoj de la Eklezio dum la unuaj du jarmiloj kontraŭ la rajtoj kaj digno de gentoj, judoj kaj alireligianoj:

Ni pardonas kaj pripetas pardonon! Ni ne povas ne rekoni la perfidojn de la evangelio faritaj de iuj el niaj fratoj, precipe dum la dua jarmilo... Kristanoj iafoje cedis al sentoleremo, ne estinte fidela al la granda ordono de amo, tiel malpurigis la vizaĝon de la Eklezio.

La konfeso estas ĝenerala, ne menciinta nek la Krucmiliton, Inkvizicion?, la perfortan konverton de idolanoj en Afriko kaj Ameriko, nek la silenton de la Eklezio dum la gentomortigado de Hitlero?.

Kiel papo, li ofte vojaĝas tra la mondo kaj regas ok lingvojn (la polan?, latinan, italan, hispanan, portugalan, francan, anglan kaj germanan). Li verkas ekleziajn leterojn, librojn kaj eĉ poezion?. Li rolis en la liberigo de orienta Eŭropo for de Rusio, kaj malkaŝe subtenis la polan sindikaton, Solidaro?.

Li estas la unua papo kiu portas patalonon sub sia mesvesto.

Same kiel Reagan?, la usona prezidento, Johano Paŭlo la 2-a estas persone tre sorĉa kaj populara, sed en kredo kaj celo tre konservativa kaj nefleksebla, elektante por episkopoj spegulantojn. Kaj same kiel Reagan, li estas pelita ĉefe de lia kredo, ne de lia deziro por potenco.

Pri kontestitaj demandoj, Johano Paŭlo la 2-a staras kontraŭ aborto, artefarita naskolimigo, la sacerdotiĝo de virinoj aŭ edzoj, kaj samseksumado. Li ankaŭ subtenas politikajn kaj ekonomiajn rajtojn en malriĉaj landoj.

Katolikoj en Usono emas vidi lin kiel prezidento de la Eklezio, ne kiel reĝo aŭ papo.

La papo rigardas la Interreton? kiel donacon de la [Sankta Spirito]? por la evangelizado de la mondo.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 3, 2002 8:53 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: