Hegelo naskiĝis en Stutgarto, Germanio je la 2-a de aŭgusto 1770, filo de burokrato. Ĉe gimnazio li studis la klasikajn verkojn de la greka kaj la latina. La decidis esti pastro kaj, ĉe la seminario de Tubingen, li studis filozofion kaj teologion. Tie la filozofo Schelling kaj poeto Holderlin estis liaj amikoj. Li decidis kontraŭ pastreco kaj anstataŭ gajnis panon kiel guvernisto. Sed en 1797, kiam li estis 27-jara, lia patro mortis kaj Hegelo heredis sufiĉe por liberigi sin de laboro. Ekde tiam, li studis, tute elspezis sian heredon, ŝanĝadis profesion, havis familion (kaj eĉ bastardon -- Ludoviko), verkis verkojn de filozofio kaj estis gimnaziestro en Nurenbergo (1808-16), profesoro de filozofio ĉe Heidelberg (1816-18) kaj ĉe Berlino (1818-31), kie li restis ĝis sia morto.
Laŭ Hegelo, la baza procezo de la mondo, ĉe ĉiu nivelo, estas dialektika logiko?:
Ĉe la komenco de la mondo estis esto (tezo), el kiu naskiĝis la malo, malesto (antitezo), kiu kune naskis fariĝon (sintezo). Tiele la mondo disvolviĝas logike, racie kaj progreseme: astro al tero, mineralo al planto, planto al animalo?, animalo al homo, homo al ŝtato? (precipe regno), paganismo al kristanismo, ktp. De la pli simpla al la pli malsimpla, de la malpli bona al la pli bona, adadade. Tia logiko formas la mondon fizikan, la mondon politikan, la mondon belartan, ktp, ĉiam ĉie, fraktale.
Ĉi tiu procezo finos en Absolutan Spiriton, kiam ni scios ĉion kaj vidos Dion.
Hegelo kredis ke kristanismo estis simpla kaj mitama versio de sia filozofio.
Ĉi tiu estas la dialektiko kiun Markso, kaj poste marksismo uzis por interpreti kaj kompreni historion kaj socion.
Hegelo estis grave influita de (kvankam ofte kaj sane malkonsentis kun)
la grekoj, Spinozo, Rousseau, Kantio, Fichte kaj Schelling.
Post morto, la influo de Hegelo estis granda, influinte multe de filozofojn -- ekzemple:
Je la fino de la jarcento XIX, preskaŭ ĉiu universitata filozofo estis hegela. Ili vidis mondon kiel la disvolviĝo kaj progreso de historio, kie ŝanĝo kaj malakordo estas la normo. En la jarcento X, Hegelo eksmodiĝis kaj daŭris plejparte per marksismo.