[Hejmen]Oceanoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Oceanoj
Oceano estas seninterrompa akva envolvilo de la Tero, kiu borderas kontinentojn kaj insulojn, kaj havas komunecan salkonsiston. Ĝi kovras ĉirkaŭ 71% de la Tersurfaco (en norda hemisfero - 61% kaj en la suda - 81%).

La akvo de la oceano estas salita, ĉar riveroj alportas en ĝi grandkvante mineralajn salojn. Post vaporiĝo de la akvo, la saloj restas en oceano. 100 g da oceana akvo kontenas ĉirkaŭ 35 g da salo. Teraj plantoj kaj animaloj uzas nur nesalitan, trinkeblan akvon.

Per la kontinentoj Oceano dispartigas en 4 partoj: Pacifiko (aŭ Pacifika Oceano), Atlantiko (aŭ Atlantika Oceano), Hinda Oceano kaj Arkta (aŭ Norda Glacia) Oceano. En literaturo oni povas trovi ankaŭ Aŭstralian (Sudan) kaj Antarktan Oceanojn, sed fakte ili estas partoj de supremenciitaj oceanoj. Averaĝa profundo de la monda oceano estas 3711 m, la plej profunda - 11022 m (Mariana kavaĵo).

Averaĝa akvotemperaturo en surfacaj tavoloj estas 17,5, ĉe la ekvatoro - ĉirkaŭ 28, kaj proksime al polusoj ĝi malaltiĝas ĝis -2 gradoj. Monda oceano posedas grandegajn biologiajn (fiŝoj, moluskoj, algoj), energetikajn (energio de alfluoj), mineralajn (kemiaj elementoj, mineraloj) riĉofontojn. Estas grava ĝia signifo por navigado.

Oceano Surfaco
mln kv.km
Aver. Profundo
m
Maks. Profundo
m
Pacifiko? 178,73,976 11,022
Atlantiko? 91,73,597 8,742
[Hinda Oceano]?76,23,711 7,209
[Arkta Oceano]? 14,81,225 5,527

Vd. ankaŭ Nomoj de Oceanoj


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 18, 2002 10:48 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: