[Hejmen]Montoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Montoj
Monto sin prezentas vastan parton de tera surfaco, kiu altiĝas je kelkaj mil m super la marnivelo kaj karakterizas per la granda vario de alteco. Reliefo de montoj formiĝas rezulte de komplikaj deformadoj de terkrusto, kaŭzitaj de tektonikaj movoj.

La monto konsistas el pinto, fundo kaj deklivoj. Montoj dispartiĝas je altaj, mezaltaj kaj malaltaj, sed ĉi tiu indikilo varias laŭ geografiaj longitudoj kaj klimato. Altaj montoj, pro la malnova aŭ nuna glaciiĝado, pro la intensa fizika sekigo, havas dentitajn pintoj kaj nudajn abruptajn deklivojn, sed mezaj kaj malaltaj montoj havas rondformajn pintojn.

Oni distingas montojn kun alpa, altmontara, mezmontara kaj malaltmontara reliefo, flaŭro kaj faŭno. Kelkaj montoj estas tiom altaj, ke pro la malvarmo al ĝiaj deklivoj nek plantoj kreskas, nek animaloj eltenas.

Montaj ĉenoj kaj masivoj ligitaj kun unu al alia, formigas montarajn regionojn (ekz. Kaŭkazoj, Alpoj, Himalajoj), kiuj etendiĝas en centoj kaj miloj da kilometroj.

Montaraj sistemoj Altegaj pintoj, m
Himalajo? Everesto?, 8848
Karakorumo? Ĉogori, 8611
Pamiro? Komunisma Piko, 7495
Tjan-Ŝano? Piko de Venko, 7439
Andoj? Akonkagua, 6960
Kordiljeroj? Mak-Kinlio, 6194
[Afrika Plataĵo]? Kilimanĝaro?, 5895
[Aŭstraliaj Alpoj]? Kosciusko, 5140
Kaŭkazo? Elbruso?, 5042
Alpoj? [Blanka Monto]?, 4807

8-milaj pintoj:

MontoAlteco, mMontoAlteco, m
Everesto? 8848 Manaslu 8156
Ĉogori 8611 Anapurna 8150
Kanĉeĝanga8585 Ananpurna 8126
Lhotse 8501 Brud-Piko 8126
Makalu 8475 Nanga Parbat 8078
Daulagiri 8222 Hiden-Piko 8068
Ĉo-Oju 8189 Ŝiŝa Pang 8013

Vd. ankaŭ [Nomoj de Montoj]?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 18, 2002 10:49 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: