[Hejmen]Kontinentoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Kontinentoj
Kontinentoj estas grandaj masivoj de la tera ŝelo, kiujn la oceanoj disigas unu de alia kaj kiujn oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse; sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2)la plej grandan insulon kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento.

Ili grandparte altiĝas super la marnivelo, dume periferioj (kontinetbretoj) troviĝas sur ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35-70 km kun granito-metamorfa tavolo.

En nuntempa geologia epoko ekzistas kontinentoj: (1) Eŭrazio, (2) Nord-Ameriko, (3) Sud-Ameriko, (4) Afriko, (5) Aŭstralio, (6) Antarkto.

Malgraŭ la ĝusta difino de la termino “kontinento”, en multaj landoj oni konsideras ilian nombron diverse: 5, 6, 7. Iuj pensas ke Eŭropo kaj Azio estas memstaraj kontinentoj, kaj iuj, du aliajn kontinentojn Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko traktas kiel unu kontinenton. Kutime, tion kaŭzis konfuzo inter la du vortoj "kontinento" kaj "mondoparto": Dum Aŭstralio estas kontinento, Oceanio estas la mondoparto en kiu troviĝas kaj Aŭstralio, kaj insulego Nov-Gvineo?, kaj insularoj Melanezio?, Mikronezio? kaj Polinezio?.

Jen komparaj ampleksoj de ĉiuj mondopartoj laŭ la surfaco (mln kv.km):

Mondparto Surfaco
mln kv.km
Av. alteco
m
Maks. alteco
m
Eŭrazio?54,6 840 8848
- Azio 44,4 950 8848
- Eŭropo 10,2 300 4807
Ameriko 42,5 650 6960
- Nord-Ameriko 24,2 - 6193
- Sud-Ameriko 18,3 - 6960
Afriko 29,9 750 5895
Antarkto 13,9 2200 5140
Oceanio 8,9 340 5029


Nombro de kontinentoj

En diversaj lokoj de la mondo, homoj lernas malsame pri la nombro da kontinentoj. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo, homoj pensas ke ekzistas 7 kontinentoj: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Antarkto. En Sud-Ameriko, ili pensas ke ekzistas 6 kontinentoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko estas nur unu (Ameriko). En Azio, ili pensas ke ekzistas 5: ili ne konsideras ke Antarkto estas kontinento.

Homa ŝanĝo de kontinentoj

Laŭ la ĉi-supra difino, antaŭ du jarcentoj ekzistis teorie nur 4 kontinentoj: Ameriko, Aŭstralio, Antarkto kaj Afrik-Eŭrazio?. Ĉar antaŭ la fosado de la [Sueza kanalo]? (preta en 1869) kaj la [Panama kanalo]? (preta en 1914), ja eblis sekŝue piediri de Afriko al Azio, kaj de Norda al Suda Amerikoj. Tiel, oni ne malpravas asertante, ke ĝis 1869 ekzistis 4 kontinentoj, 1869-1914 kvin, kaj ke Homo pli efike ol geologio? ŝanĝis la aspekton de la mondo.
Vd. ankaŭ Nomoj de Kontinentoj - La limo inter Eŭropo kaj Azio

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 12, 2002 5:30 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: