[Hejmen]Riveroj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Riveroj
Rivero sin prezentas akvomason, kiu fluas en natura fluejo kaj sin nutras per surfacaj kaj subteraj akvoj de sia baseno. Pri la esplorado de riveroj okupiĝas unu el branĉoj de tera hidrologio - rivera hidrologio.

Rivero kun siaj alfluantoj formas riveran sistemon, kies karaktero kaj evoluo dependas de la klimato, reliefo, geologia strukturo kaj amplekso de la baseno. Riveroj dispartigas je montaraj kaj ebenaĵaj. Laŭtempaj riveroj nomiĝas Uedoj. Ili troviĝas en Saharo kaj aliaj samklimataj regionoj, estas sekaj, sed plenigas de akvoj post pluvegoj.

Rivero estas grava elemento de naturmedio: fonto de trinkebla kaj industria akvoj, natura akvovojo, fonto de hidroenergio, hejmo de fiŝoj kaj aliaj organismoj. Akvoj de multaj riveroj, precipe en evoluitaj landoj, estas malpuraj. Oni uzas ĉiajn rimedojn, leĝdonajn, teknikajn, sanitarajn, por limigi kaj eviti trafon de malpuraĵoj en riveroj.

Riveroj, kiuj pasas sur la teritorioj de kelkaj landoj, estas malfermitaj por komercŝipoj (Danubo, Rejno, Kongo). Regulojn de rivernavigado determinas internaciaj trajtoj.

Plej longaj riveroj:

NomoLongo, kmNomoLongo, km
Amazono? (+Ukajalo)7,025Mekongo?4,500
Nilo? (+Kagera)6,671Amuro? (+Ŝilka-Onon) 4,440
Misisipo? (+Misurio) 6,212Leno? 4,400
Jangzio? (Blua rivero) 5,800Kongo? (+Lualabo) 4,320
Obo? (+Irtiŝo)5,410Makenzio? (+Atabasko) 4,240
Hoangho? (Flava rivero)4,845Nigero?4,160
Parano? (+Grande) 4,700Jeniseo?4,092

Aliaj konataj riveroj:

Vd. ankaŭ [Nomoj de Riveroj]?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 18, 2002 10:50 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: